Kristall (Tjumeno)
aĉetcentro en Tjumeno (Rusio) From Wikipedia, the free encyclopedia
aĉetcentro en Tjumeno (Rusio) From Wikipedia, the free encyclopedia
Kristall (ruse Кристалл) estas la aĉetcentro en Tjumeno (Rusio), malfermita en decembro 2013.
Kristall | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ruse Кристалл | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
vendejaro | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La aĉetcentro troviĝas ĉe strato Dmitrij Mendelejev, domo N 1a, en la suda parto de la urbo, kaj limas okcidente al la 2-a Suda mikrodistrikto, norde al la 6-a mikrodistrikto, oriente al la 3-a Tjumena mikrodistrikto kaj sude al la menciita strato.
La aĉetcentro havas 4 enirejojn ĉe la suda flanko, kiu estas ĝia sola fasado. La okcidenta enirejo kondukas al la supermerkato Leroy Merlin, funkcianta laŭ modelo Faru vi mem. La dua, centra enirejo, troviĝas meze de la aĉetcentro kaj kondukas al fontano, de kiu ekas du galerioj. La tria enirejo, malpli rimarkebla, troviĝas oriente kaj la kvara enirejo kondukas al la superbazaro Auchan. Leroy Merlin estas apartigita de la resta parto de la konstruaĵo, do ne eblas trairi de ĝi al aliaj sekcioj. Auchan havas trairejojn al ambaŭ galerioj de la aĉetcentro.
Inter Leroy Merlin kaj Auchan troviĝas la ĉefa parto de la aĉetcentro forme de rektangulo. Ĝi konsistas el la du longaj galerioj, kiuj etendiĝas de okcidento al oriento. Haveblas du etaĝoj, kunigitaj per rulŝtuparo, situanta centre de la aĉetcentro. Apud ĉiuj enirejoj haveblas parkumiloj por bicikloj.
En la unua etaĝo funkcias kafejoj, juvelaj vendejoj, movtelefonaj salonoj, bankmaŝinoj, butikoj de vestoj, kosmetikaĵoj, elektronikaĵoj, apoteko kaj vestejo. En la dua etaĝo troviĝas butikoj de vestoj, ŝuoj, ludiloj, sportaĵoj ktp. Kontraŭ la centra enirejo situas la fontano, kies funkciado estas akompanata de muziko kaj lumo. En la dua etaĝo funkcias manĝokorto kaj plurhala kinejo.
Centre de la aĉetcentro, malantaŭ la norda galerio, troviĝas necesejoj (inkluzive tiun por handikapuloj) kaj ejo por patrinoj kun beboj, kie eblas anstataŭigi vindojn ktp. Ĉe la orienta fino de la suda galerio troviĝas ateliero, florvendejo kaj aliaj servoj. Bankmaŝinoj staras plejparte ĉe la enirejoj.
Ofte okazas senpagaj porinfanaj amuzprogramoj dum kiuj infanoj povas danci, ludi kaj partopreni konkursojn, gvidatajn de distristoj. Krome en la aĉetcentro ofte okazas iuj karitataj aŭ kulturaj aranĝoj, kiel diagnozado de malsanoj[1][2], gastronomiaj festivalo[3], beleckonkursoj[4] ktp.
La parkumejo estas subĉiela kaj situas antaŭ la fasado de la aĉetcentro, do laŭlonge de la strato Dmitrij Mendelejev. Ĝi estas enveturebla de la stratoj Melnikaite, Dmitrij Mendelejev kaj Rauŝan Abdullin. Rande de la parkumejo, ĉe strato Dmitrij Mendelejev ekde la funkcias aŭtomata benzinstacio de Lukoil, kie eblas pagi la benzinon per bankokarto tuj ĉe la benzinejo, sen kontakti kasiston. Ĝi estas la unua tia benzinstacio en la urbo[5]. Haveblas ankaŭ ŝarĝostacio por elektraj aŭtoj, malfermita la 25-an de julio 2018[6].
Ĉe la centra enirejo troviĝas la artaĵo Arbo (ruse Дерево), instalita la 1-an de decembro 2017 de la tjumena ekologia societo Verda Cirklodanco (ruse Зелёный хоровод). Ĝi servas kiel kolektujo por fermiloj de la plastaj boteloj. Ili estas transdonataj al recikligado kaj la ricevita mono estas uzata por aĉeti arbosemojn, plantotajn en la urbo[7][8].
La aĉetcentro malfermiĝis en decembro 2013[9].
En majo 2014 eksplodis akra konflikto inter luantoj kaj la administra firmao. La luantoj asertis, ke lupago estas tro alta, laborkondiĉoj malbonaj, transporta infrastrukto subevoluinta, prognozita nombro de vizitantoj troigita ktp[10]. En januaro 2015 la posedantoj anstataŭigis la administran firmaon kaj kontentigis plurajn postulojn de la luantoj, solvinte la konflikton[11].
La 31-an de januaro 2014 frumatene, antaŭ malfermo, en infanvendejo "Infana Mondo" (ruse Детский мир) en la dua etaĝo okazis incendio, kiu estis estingita en dek minutoj[12].
La 31-an de aŭgusto 2016 FSB-anoj arestis la 25-jaran tjumenanon Igor Novosjolov, en kies aŭto oni trovis trotilon. Li, kune kun baldaŭe arestitaj samaĝuloj kaj kompliculoj Alim Murzajev kaj Danis Aminov, planis fari eksplodon en "Kristall". La triopo estis varbita en novembro 2015 per Interreto de ulo el Sirio, ĵuris al la Islama Ŝtato kaj ekde tiu tempo pretigis la terorisman atakon, trifoje vizitinte la aĉetcentron por elekti plej kovenan lokon. Ili estis kondamnitaj al 8 ĝis 12 jaroj da malliberigo[13][14].
La 6-an de julio 2018 viro atakis kun tranĉilo gardiston en la superbazaro Auchan, vundinte lin ĉe la brusto. Li estis tuj kaptita de aliaj gardistoj, la vundito urĝe estis evakuita kaj operaciita. Laŭdire temis pri narkotikulo, kaptita dum ŝtelado de fiŝaĵo[15].
La 7-an de oktobro 2018 loka blogisto Artjom Talovikov, fama per sia ekstravaganca konduto, omaĝis venkon de la dagestana luktosportisto Ĥabib Nurmagomedov super la usonano Conor McGregor, okazintan antaŭtage, veninte al la aĉetcentro en papaĥo simila al tiu de sia idolo kaj saltinte en la fontanon (post formeti la suprajn vestojn). Poste li rapide forkuris kaj publikigis en la socia reto VKontakte filmeton pri la okazaĵo[16][17].
La 15-an de marto 2019 en la aĉetcentro estis instalita vitra kubo, en kiu pasigis 12 horojn Nikita Gerasimov, aktoro de loka junulara teatra centro Kosmos. La aranĝo estis dediĉita al la spektaklo "Metamorfozoj" surbaze de la samnoma verko de Franz Kafka. La iniciatintoj strebis montri tiel, ke la teatro povas ekzisti ie ajn, inkluzive en ĉiutaga vivo de ordinara homo[18].
La 3-an de julio 2019 posttagmeze en ŝuvendejo en la dua etaĝo okazis konflikto inter 5 viroj, civitanoj de Armenio. Unu el ili alportis fusilon kaj traŭmatan pistolon kaj trifoje pafis el tiu lasta kontraŭ 40-jara armeno, vundinte lin ĉe la ŝultro. Oni vokis policon, ĉiuj vizitantoj kaj kunlaborantoj estis evakuitaj. La suspektitoj forveturis en ĵipoj, la polico ekis kaptoperacon kaj samvespere ili estis kaptitaj. Poste oni juĝis la 28-an Pavel Kolozjan, kiu diris, ke li delonge kverelis kontraŭ la vundito, sed ne deziris lin murdi, nur timigi. La vundito havis tranĉilon kaj minacis lin per ĝi. Li petis pardonon antaŭ ĉiuj urbanoj, timigitaj de lia ago[19]. Prezidanto de la Armena Unio de Tjumena provinco kondamnis la konduton de ambaŭ flankoj kaj promesis persone priparoli ĝin kun iliaj familioj[20]. La 8-an de februaro 2020 la pafinto Pavel Kolozjan estis murdita en arbaro rande de Tjumeno. Tiutempe lia frato Tatos, rabinta la 17-an de septembro 2019 bankon en Tjumeno kaj kaptita post du tagoj, jam estis juĝata[21]. La 11-an de februaro 2020 la murdisto Ŝirak Sargsjan estis arestita[22]. La 7-an de julio 2020 li estis kondamnita al 8 jaroj en strikta malliberejo[23].
La plej proksimaj bushaltejoj estas Ulica Dmitrija Mendelejeva ĉe la samona strato kaj AZS ĉe strato Melnikaite.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.