aĉetcentro en Tjumeno, Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia
Premier (ruse Премьер) estas la aĉetdistra centro en Tjumeno (Rusio). Ĝia unua parto estis malfermita en oktobro 2004 kaj iĝis la unua aĉetdistra centro en la urbo.
Premier | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Премьер | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Enirejo de sur strato 50 Let VLKSM | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
vendejaro | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĝis la 1990-aj jaroj tiu loko estis vaka, rezervita por konstruota helikopterejo de la apuda kardiologia centro. Tamen la helikopterejo neniam aperis dum apudaj terenoj estis paŝon post paŝo prikonstruitaj. Post malfermo de la Melnikaite-viadukto trans la Transsiberia fervojo en 1998, la apuda strato Melnikaite etendiĝis suden kaj iĝis grava trafikejo, altirante pliajn vizitantojn.[1]
La konstruado de la unua bloko komenciĝis en 2004 kaj devis finiĝi en junio 2004[2], sed okazis nur en oktobro[3].
La kinejo ekfunkciis la 11-an de novembro 2005[4], la dua bloko estis malfermita la 25-an de novembro, la ceremonion partoprenis urbestro Vladimir Jakuŝev[5].
En 2018 oni anoncis ellaboron de nova koncepto de la aĉetcentro, sed neniuj realaj ŝanĝoj sekvis[6].
La aĉetcentro troviĝas en strato 50 Let VLKSM, ĉe angulo kun strato Melnikaite, 1 700 metrojn for de strato Respubliko, kaj konsistas el du paralelaj blokoj (linioj), kiuj etendiĝas laŭlonge de strato 50 Let VLKSM. Unue estis malfermita la suda linio, kiu konsistas el 3 etaĝoj. Poste aldoniĝis la dua linio, kiu havas plian etaĝon, do sume kvar. La blokoj estas kunigitaj je ĉiuj etaĝoj krom la kvara.
Unu bloko etendiĝas laŭlonge de strato strato 50 Let VLKSM kaj estas trietaĝa. La enirejo troviĝas centre de la bloko, ĉe strato 50 Let VLKSM. En la subtera etaĝo funkcias vendejo de hejmaj teknikaĵoj kaj vendejo de ĉipaj vestoj. La unuan kaj duan etaĝon okupas butikoj de vestoj, ŝuoj, kosmetikaĵoj, valizoj ktp. Funkcias lifto centre de la bloko, kuniganta ĉiujn tri etaĝojn. En koridoro de la orienta parto funkcias fotoekspozicioj.
La dua bloko etendiĝas laŭlonge de la unua, sed iom pli norde. La unuan etaĝon okupas superbazaro kun akompanaj vendejoj. En la dua etaĝo troviĝas vendejoj de vestoj, ŝuoj, horloĝoj, komputikaĵoj, salonoj de movtelefonaj firmaoj, vendejoj de movtelefonoj, kafo kaj teo. La trian etaĝon okupas vendejoj de vestoj kaj ŝuoj, sportaĵoj ktp. En la kvara etaĝo funkcias plurhala kinejo, manĝokorto, sportoklubo kaj akompanaj butikoj. Funkcias ankaŭ senpaga Wi-Fi Tyumen Free kun interfaco en la rusa kaj angla. Ĉiuj etaĝoj estas interligitaj per rulŝtuparoj kaj lifto, kiu troviĝas centre de la bloko. Haveblas vestejo.
La bloko havas du enirejojn, ĉe ambaŭ finaĵoj. Centre de la bloko, en atrio troviĝas fontano, ĉirkaŭ kiu staras benkoj.
La aĉetcentro fermiĝas je la 10-a vespere, sed la kinejo plu alireblas per aparta enirejo.
La subĉiela parkumejo ĉirkaŭas la aĉetcentron. Pli granda parkumejo troviĝas oriente de ĝi, sub viadukto trans la Siberia fervojo. Aliro al la parkumejo estas libera, gardistaro mankas. Okcidente de la aĉetcentro situas benzinstacio.
La plej proksimaj estas du bushaltejoj Ulica 50 Let VLKSM, kiuj troviĝas ĉe ambaŭ flankoj de la samnoma strato tuj apud la aĉetcentro. 160 metrojn norden, en strato Maligin troviĝas du haltejoj Ploŝĉad Pamjati. Plejparto de vizitantoj venas piede, marŝante de strato Respubliko tra la Placo de Memoro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.