glacieca eta astro From Wikipedia, the free encyclopedia
Kometo estas malgranda astra korpo, aŭ astreto, kun "vosto" de elfluanta gaso, kiu venas de la ekstera parto de la sunsistemo. Oni foje nomas ĝin "malpura bulo da neĝo". Ĝi estas simila al asteroido, sed plejmulte konsistas el karbona dioksida, metana kaj akva glacioj kun malmulte da polvo kaj malgrandaj rokoj; multaj asteroidoj ankaŭ konsistas el glacioj, sed ne havas voston.
La vorto kometo derivas el latinigo de la greka κομήτης ("portanta longan hararon"), kaj la Oxford English Dictionary notas, ke la termino (ἀστὴρ) κομήτης jam signifas "long-hara stelo, kometo" en greka. Κομήτης estis deriva el κομᾶν ("havi lonan hararon"), kiu siavice derivas el κόμη ("haro de la kapo") kaj estis uzita por signifi "la vosto de kometo".[1]
La astronomia simbolo por kometoj estas (☄), konsistanta de malgranda disko kun 3 harsimilaj etendaĵoj.[2]
La kometoj devenas ĉefe de du lokoj, nome la nubo de Oort, inter 50 000 kaj 100 000 AU disde la Suno, kaj la Zono de Kuiper, trans la orbito de Neptuno.
Oni kredas, ke la kometoj de longa periodo havas sian originon en la Oorta nubo,[3] kiu havas sian nomon laŭ la astronomo Jan Hendrik Oort. Tiu nubo konsistas de restaĵoj de la kondensiĝo de la suba nebulo. Tio signifas, ke multaj de la kometoj kiuj alproksimiĝas al la Suno sekvas elipsajn orbitojn tiom longajn ke ili revenas nur post miloj da jaroj. Kiam iu stelo pasas tre proksime de la Sunsistemo, la orbitoj de la kometoj de la nubo de Oort estas perturbataj: kelkaj estas eligitaj for de la Sunsistemo, sed aliaj mallongigas siajn orbitojn. Por klarigi la originon de la mallongperiodajn kometojn, kiel Halley, Gerard Kuiper proponis la ekziston de kometzono situa trans Neptuno, nome la Zono de Kuiper.
La orbitoj de la kometoj estas konstante ŝanĝantaj: iliaj originoj estas en la ekstera Sunsistemo kaj havas la tendencon estis ege tuŝitaj (aŭ perturbitaj) pro alproksiĝoj rilataj al la plej grandaj planedoj. Kelkaj estas movitaj al orbitoj tre proksimaj al la Suno kaj detruiĝas kiam ili alproksimĝas, dum aliaj estas senditaj for de la Sunsistemo por ĉiame.
Se ilia orbito estas elipsaj kaj de periodo ĉu longa ĉu tre longa, ili devenas de la hipoteza nubo de Oort, sed se ilia orbito estas de mallonga aŭ mezlonga periodo, ili devenas de la Zono de Edgeworth-Kuiper, spite la fakton ke estas esceptoj kiel tiu de Halley, kun periodo de 76 jaroj (mallonga), kiu devenas de la nubo de Oort.
Laŭ la kometoj sublimiĝas, ili alproksimiĝas al la Suno kaj plenumas orbitojn, sublimante sian materialon, kaj perdante ĝin konsekvence, malpliigante sian magnitudon. Post ioma nombro de orbitoj, la kometo "malŝaltiĝas", kaj kiam elĉerpiĝos la lastaj flugomaterialoj, ĝi iĝos normala asteroido, ĉar ĝi ne povos rerekuperi amason. Ekzemploj de kometoj sen flugomaterialoj estas jenaj: 7968-Elst-Pizarro kaj 3553-Don Quixote.[4][5][6]
Kometaj kernoj havas grandojn ekde 100 metroj ĝis 40 kilometroj. Ili konsistas el roko, polvo kaj frostigitaj gasoj kiel karbona monooksido, karbona dioksido, metano kaj amoniako.[7] Pro ilia malgranda maso, la kometaj kernoj ne fariĝas sferaj kaj havas neregulajn formojn.
Ili estas populare nomataj malpuraj neĝaj buloj, kvankam lastatempaj observoj rivelis ke ili havas rokajn surfacojn, kio sugestas ke la glacio troviĝas kaŝita sub la krusto. Kometoj ankaŭ enhavas diversajn organikajn komponaĵojn, kiel ekzemple metanolo, hidrogena cianido, formaldehido, etanolo kaj etano.[8][9][10] Dum 2009, estis konfirmita la ĉeesto de la aminoacido glicino el la polvo portita Teren per la misio Stardust.[11]
Surprize, kometaj kernoj estas inter la malpli reflektantaj objektoj en nia Sunsistemo. La kosmosondilo Giotto malkovris ke la kerno de la Haleja kometo reflektas nur proksimume 4% el la lumo kiu atingas ĝin,[12] kaj la misio Deep Space 1 malkovris ke la kometo 19P/Borrelly reflektas nur 2,4 – 3,0% el la lumo kiu atingas ĝin;[12] kompare, asfalto reflektas 7%.
En la plej ekstera parto de nia Sunsistemo, la kometoj restas frostigitaj kaj estas tre malfacile detekteblaj el la Tero pro ilia malgrandaj dimensioj. Ekzistas raportoj de la kosmoteleskopo Hubble pri neaktivaj kometaj kernoj en la Kujper-zono[13][14], sed ekzistas duboj pri tiuj raportoj,[15][16]. Kiam kometo alproksimiĝas al la interna parto de la Sunsistemo, la Suna radiado kaŭzas ke la volatilaj materialoj ene de la kometo vaporiĝu kaj eliru el la kerno, portante polvon. La elfluo de polvo kaj gaso formas grandegan, maldensan atmosferon ĉirkaŭ la kometo nomata hararo, kaj la forto de la Suna radiado kaj la suna vento estigas grandegan voston, kiu direktas sin for de la Suno.
Ambaŭ, la hararo kaj la vosto, estas lumigitaj de la Suno kaj foje iĝas videblaj el la Tero kiam la kometo trapasas la internan parton de la Sunsistemo. La plejmulto el la kometoj estas tro mallumaj kaj estas necese teleskopo por vidi ilin, sed iuj el ili fariĝas tiom lumaj ke estas videblaj nudokule.
La elfluoj el polvo kaj gaso havas malsamajn direktojn. La vosto el polvo ofte iĝas kurba kaj ne direktas sin tute en la kontraŭ direkto al la Suno, nomata vosto de tipo I. Male, la vosto el gaso, nomata vosto de tipo II, ĉiam direktas sin for de la Suno.
Dum la kometa kerno normale esti pli malgranda ol 50 km, la hararo povas esti eĉ pli longa ol la suna diametro, kaj la jonigitaj vostoj povas ampleksigi eĉ unu AU aŭ eĉ pli.[7]
Dum 1996, astronomoj malkovris ke la kometoj emisias ikso-radiojn.[17] Ĉi tio surprizigis la sciencistojn, ĉar ikso-radiado normale aperas ĉe korpoj kun grandaj temperaturoj. Sciencistoj kredas ke la X-radioj formiĝas pro la interago inter la kometo kaj la suna vento.[18]
La kometoj povas estis tiom grandaj kiom ĝis posedo de diametroj de kelkaj dekoj da kilometroj kaj ili estas komponitaj el akvo, seka glacio, amoniako, metano, fero, magnezio, natrio kaj silikatoj. Pro la malaltaj temperaturoj de la lokoj kie ili estas, tiuj substancoj estas frostaj. Kelkaj esploroj indikas ke la materialoj kiuj komponas la kometojn estas organika materio kaj estas necesaj por la vivo, kio okazigus ke en la frua formado de la planedoj ili frapis kontraŭ la Tero kaj havigis la substancojn kiuj ebligis la originon de la vivantuloj.
Kiam oni malkovras kometon, oni vidas ĝin aperi kiel luma punkto, faranta movon percepteblan sur la fono de steloj nomitaj fiksaj. La unua afero videbla estas la kerno aŭ komo; poste, kiam la astro alproksimiĝas plie al la Suno, ĝi ekdisvolvas tion kion oni konas kiel la vosto de la kometo, kiu havigas al ĝi fantastan aspekton. Dum alproksimiĝo al la Suno, la kerno varmiĝas kaj la glacio sublimiĝas, pasante rekte al gasa stato. La gasoj de la kometo projekciiĝas malantaŭen, kio okazigas la formadon de la vosto indikanta en direkto mala al la Suno kaj etendante sin milionojn da kilometroj.
La kometoj prezentas diversajn tipojn de vostoj. Tiuj plej oftaj estas tiuj el polvo kaj tiuj el gaso. La gasvosto direktas sin ĉiam rekte kontraŭ la sunlumon, dum la polvovosto retenas parton de la orbita inercio, liniiĝinte inter la ĉefa vosto kaj la vojo de la kometo. La frapo de la fotonoj kiun ricevas la kometo kvazaŭ pluvo, krom varmon, havigas lumon, kiu estas videbla pro la funkcio de la kometo kiel ekrano, respegulante tiel ĉiun polvopartiklon la sunlumo. En la kometo Hale-Bopp oni malkovris trian tipon de vosto komponita per jonoj de natrio.
La kometovostoj povas etendiĝis ege konsiderende, atingante milionoj da kilometroj. En la okazo de la kometo 1P/Halley, en ĝia apero de 1910, la vostos longis eĉ ĝis ĉirkaŭ pli ol 30 milionojn da kilometroj, nome unu kvinono de la distanco de la Tero ĝis la Suno. Ĉiun fojon kiam kometo preterpasas ĉirkaŭ la Suno ĝi ĉerpiĝas, ĉar la perdita materialo neniam rekuperiĝas. Oni ĉirkaŭklakulas, ke averaĝe kometo devas preterpasi ĉirkaŭ dumilfoje proksime de la Suno antaŭ sublimiĝi komplete. Laŭlonge de la vojirado de kometo, tiu lasas grandajn kvantojn de malgrandaj fragmentoj de materialo; kiam preskaŭ la tuta foriĝebla glacio estis elpelita kaj jam ne restas sufiĉa materialo por havi voston, oni diras, ke temas pri estingita kometo.
Kiam la Tero trapasas la orbiton de kometo, tiuj fragmentoj venas en la teran atmosferon kiel fuĝantaj sreloj nomitaj ankaŭ meteorpluvo. En majo kaj oktobro observeblas la meteorpluvoj okazigitaj de la materialo el la kometo Halley: nome tiuj nomitaj Eta Akvistidoj kaj Orionidoj.
Astronomoj sugestas, ke la kometoj retenas, kiel glacio kaj polvo, la komponon de la pranebulozo el kiu formiĝis la Sunsistemo kaj el kiu poste kondensiĝis la planedoj kaj ties lunoj. Tial la studo de la kometoj povas havigi informojn pri la trajtoj de tiu pranubo.
Vidu Kosmoobservado
Antaŭ la invento de la teleskopo la homoj pensis, ke la kometoj estis aŭguroj de morto kaj venonta katastrofo. El la ĉina historio ni scias, ke la homoj observis kometojn ekde jarmiloj. En la 15a jarcento Paolo dal Pozzo Toscanelli faris observojn pri kometoj kaj kalkulis ties orbitojn. Inter tiuj estis la alproksimiĝo de la Haleja kometo al la Tero en 1456.
Tycho Brahe malkovris en la 16-a jarcento, per siaj mezuroj, ke la kometoj devus esti fenomeno ekster la tera atmosfero. Je la 17-a jarcento Edmond Halley uzis la teorion de gravito, antaŭnelonge malkovrita de Isaac Newton, por kalkuli la orbitojn de la planedoj. Li malkovris, ke unu kometo revenis ĉiujn 76 aŭ 77 jarojn. Baldaŭ ĝi estis nomita la Kometo Halley, kaj ni scias, ke la homaro vidas la kometon almenaŭ ekde la 240-a jaro a.K. La registro de la observo estas ĉina kaj estas nomata Ŝiji, kiu priskribas kometon, kiu aperis en la oriento kaj moviĝis norden [19]. La nura pluviva rekordo de la apero de 164 a.K. estas trovita sur du fragmentaj babilonaj tabuletoj, nun posedataj fare de la Brita Muzeo [19].
La vera naturo de la kometoj estis spekulativata dum jarcentoj. En la frua 19-a jarcento la germana matematikisto Friedrich Wilhem Bessel kreis la teorion pri la vaporigo de solida objekto. Lia ideo estis forgesita dum 100 jaroj, ĝis Fred Lawrence Whipple sendepende kreis la saman teorion en 1950. Tiu teorio rapide iĝis la akceptata modelo, kaj ĝi estis konfirmita, kiam multaj kosmosondiloj flugis tra la vosto de la Kometo Halley en 1986. Tiam la kosmosondiloj akiris valorajn bildojn de la kometo, kaj oni povis vidi la fluon de gasoj de la vaporiĝanta nukleo.
Oni pensas, ke la mallong-periodaj kometoj venas de la Kujper-bendo kaj la long-periodaj kometoj venas de la nubo de Oort. Ekzistas multaj teorioj, kiuj provas klarigi la originon de la perturbo, kiu kaŭzas la falon de la kometoj en elipsegan orbiton: hipoteza stelo Nemesis, nekonata planedo Ikso, ktp. Ironie, kometoj estas inter la plej malhelaj objektoj de la sunsistemo. La kosmosondilo Giotto malkovris, ke la Kometo Halley reflektas proksimume 4 % de la suna lumo. Por komparo: nigra asfalto reflektas 7 % de la lumo. Oni hipotezas, ke la malhela substanco estas kompleksaj organikaj kemiaĵoj. Tiu malhela substanco helpas absorbi la sunan energion bezonatan por krei la belan spektaklan kosman degelon.
En 1619, Galilejo enkotiĝis en polemiko kun la pastro Orazio Grassi, profesoro de matematiko en la Jezuita Collegio Romano. Tio ekis kiel disputo pri la naturo de kometoj, sed kiam Galileo estis publikiginta Il Saggiatore[20] en 1623, nome lia lasta kanonpafo en la disputo, tiu jam estis pli ampleksa polemiko pri la vera naturo de scienco mem. La titolpaĝo de la libro priskribas Galileo kiel filozofo kaj "Matematico Primario" de la Granda Duko de Toskanio.
Ĉar Il Saggiatore enhavas grandan riĉon de la ideoj de Galileo pri kiel scienco estu praktikita, oni referencis ĝin kiel lia scienca manifesto.[21][22] Frue en 1619, la pastro Grassi estis anonime publikiginta pamfleton, Astronomia disputo pri la tri kometoj de la jaro 1618,[23] kiu studis la naturon de kometo kiu estis aperinta fine de novembro de la antaŭa jaro. Grassi konkludis, ke kometo estas fajraĵo kiu moviĝas laŭlonge de segmento de granda cirklo je konstanta distanco el la Tero,[24][25] kaj ĉar ĝi moviĝas en la ĉielo pli malrapide ol la Luno, ĝi devas esti pli malproksima ol la Luno.
La argumentoj kaj konkludoj de Grassi estis kritikitaj en posta teksto, nome Discorso delle Comete,[26] publikigita sub la nomo de unu el la lernantoj de Galileo, nome florenca advokato nomita Mario Guiducci, kvankam la teksto mem estis amplekse verkita de Galileo mem.[27] Galileo kaj Guiducci ne proponis propran definitivan teorion pri la naturo de kometoj,[28][29] kvankam ili ja prezentis kelkajn provizorajn supozojn kiuj nun estas komprenataj kiel eraraj. (La ĝusta alproksimiĝo al la studo de kometoj estis jam proponita en la epoko fare de Tycho Brahe).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.