Mario Guiducci

From Wikipedia, the free encyclopedia

Mario Guiducci

Mario GUIDUCCI (Florenco, 18a de marto 1583 - Florenco, 5a de novembro 1646) estis itala saĝulo, advokato kaj verkisto. Amiko kaj kolego de Galilejo, li kunlaboris kun li en la Discorso delle Comete en 1618.

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Mario Guiducci
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1585 (1585-01-01)
en Florenco
Morto 1-an de januaro 1646 (1646-01-01) (61-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala latina vd
Alma mater Universitato de Pizo
Universitato de Padovo vd
Profesio
Okupo astronomo
matematikisto
juristo vd
Laborkampo Astronomio, matematiko kaj juro vd
Doktoreca konsilisto Galilejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi
Thumb
Titolpaĝo de Discorso delle Comete.

Polemiko

La argumentoj kaj konkludoj de Orazio Grassi, profesoro de matematiko en la Jezuita Collegio Romano ekis kiel disputo pri la naturo de kometoj; tiuj estis kritikitaj en posta teksto, nome Discorso delle Comete,[1] publikigita sub la nomo de unu el la lernantoj de Galileo, nome florenca advokato nomita Mario Guiducci, kvankam la teksto mem estis amplekse verkita de Galileo mem.[2] Galileo kaj Guiducci ne proponis propran definitivan teorion pri la naturo de kometoj,[3][4] kvankam ili ja prezentis kelkajn provizorajn supozojn kiuj nun estas komprenataj kiel eraraj. (La ĝusta alproksimiĝo al la studo de kometoj estis jam proponita en la epoko fare de Tycho Brahe.) En sia malferma ĉapitro, la Discorso de Galileo kaj Guiducci sentiale insultis la Jezuiton Christoph Scheiner,[5][6][7] kaj ankaŭ aliaj variaj malĝentilaj rimarkoj pri la profesoroj de la Collegio Romano estis disaj tra la tuta verko.[5]

Notoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.