From Wikipedia, the free encyclopedia
La kojoto (Canis latrans, kio signifas "bojanta hundo"), nomita ankaŭ preria lupo Arkivigite je 2008-10-16 per la retarkivo Wayback Machine) estas membro de la (hunda) familio de la kanisedoj kaj parenco de la hejma hundo. La kojoto estas indiĝena besto de Nordameriko, kaj oni trovas ilin nur en Nordameriko kaj Centra Ameriko (plejsude en Kostariko). Eŭropaj esploristoj unue renkontis ĉi tiujn kanisedojn dum iliaj vojaĝoj en la sudokcidento de Nordameriko. Ili foje kuniĝas en malgrandaj aroj sed kutime ĉasas sole. Kojotoj meze vivas ses ĝis dek jarojn. La vorto "kojoto" venas al Esperanto de la (meksika) hispana lingvo, kiu siavice pruntis ĝin de la navatla lingvo kie ĝi havis la formon (IPA /ˈkɔ.jɔtɬ/) kaj eble signifis "kantanta hundo".
Kojoto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kojoto Canis latrans | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Canis latrans Say, 1823 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Oni trovas tiu nearktisa-neotropisa specio interalie en jenaj ekoregionoj : la arbaroj de norda-centra Rokmontaro, la alegan-altaĵaj arbaroj, la arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno, la centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro, la centra-meksika kserofitaro, la malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj kaj la novanglaj-akadiaj arbaroj.
Ekzistas 19 subspecioj de kojotoj kaj pluraj pli formortintaj subspecioj:
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 21an ĉapitron "Fabeloj de indiana tribo en Usono" al komentoj pri tiuj popoloj, sed ĉefe al du rakontoj pri kojotoj.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.