kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Klorita acido aŭ HClO2 estas neorganika kombinaĵo klasita kiel malforta acido. La klorita acido estis malkovrita de Humphry Davy (1778-1829), en 1815[2]. Ĝi estas forte oksidiga substanco konata nur en solvaĵo kaj en la formo de ties saloj: la kloritoj, samkiel la natria klorito aŭ NaClO2. Oni devas multe prizorgi dum ĝia preparado pro ties eksplodemaj proprecoj, kiuj ofte estas perfortaj.
Klorita acido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
Hidrogena klorito | ||||
Kemia formulo | HClO2 | |||
PubChem-kodo | 24453 | |||
ChemSpider kodo | 22861 | |||
CAS-numero-kodo | 13898-47-0 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Molmaso | 68.4597 g mol−1 | |||
Smiles | OCl=O | |||
Solvebleco | Akvo: Tre solvebla | |||
Acideco (pKa) | 1,93-1.97 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝo | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H271, H314, H318 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P264, P280, P301+330+331, P303+361+353, P305+351+338, P310, P363, P405, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Klorita acido estas gaso brile flavecaverda kaj posedas aromatan odoron, ne tiu propra de la kloro. En meditemperaturo, ĝi ne estas atakata de simplaj brulsubstancoj escepte de la fosforo, kiu brulas kaj makomponigas ĝin, per brilaj flamoj dum la miksaĵo de kloro kaj oksigeno restas en la solvaĵo. La pura substanco estas malstabila, disproporcia[3] inter hipoklorita acido (oksidastato de kloro +1) kaj "klorata acido" (oksidastato de kloro +5).
2 HClO2 → HClO + HClO3
Kvankam la acido estas tre malfacila estigi kiel pura substanco, la konjuga bazo, klorito, derivita el ĉi tiu acido estas stabila. Unu ekzemplo de ĉi-tiu salo kun tiu anjono estas la bone konata natria klorito. Ĉi-saloj kaj aliaj rilataj estas kelkfoje uzataj en la produktado de klora duoksido aŭ ClO2.
En la jono klorito ClO2− de la klorita acido, la negativa ŝarĝo kuŝas dividita inter la du oksigenatomoj, kaj ĉar la protono proksimiĝas al unu el la oksigenatomoj, en la estigado de la ligo O-H, tiu altiro supozeble estus malpli forta ol en la kazo de la hipoklorita acido. Tamen, la Konstanto pri dissociigo de acidoj por la klorita acido hipoteze estas pli granda ol tiu de la hipoklorita acido.
Halogenidaj acidoj | |||||||
HF | Fluorida acido | HCl | Klorida acido | HBr | Bromida acido | HI | Jodida acido |
HFO | Hipofluorita acido | HClO | Hipoklorita acido | HBrO | Hipobromita acido | HIO | Hipojodita acido |
HFO2 | Fluorita acido | HClO2 | Klorita acido | HBrO2 | Bromita acido | HIO2 | Jodita acido |
HFO3 | Fluorata acido | HClO3 | Klorata acido | HBrO3 | Bromata acido | HIO3 | Jodata acido |
HFO4 | Perfluorata acido | HClO4 | Perklorata acido | HbrO4 | Perbromata acido | HIO4 | Perjodata acido |
HClO2 estas preparebla per reakcio de la baria klorito kaj diluita sulfata acido.
Ba(ClO2)2 + H2SO4 → BaSO4 + 2HClO2
Klorita acido estas potenca oksidigagento, kvankam ĝia tendenco al misproporcio neŭtraligas ĝian oksidigan potencialon. Klorita acido posedas fortajn kontraŭmikrobiajn aktivecojn, ĉefe kiam kombinita kun la propra klora duoksido.
La kloro estas la sola halogenido kiu formas izoleblan acidon kun formulo ĤO2. Kaj la bromita acido, kaj la jodita acido estis neniam izolitaj. Tamen, kelkaj saloj el la bromita acido estas konataj, sed ne joditoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.