From Wikipedia, the free encyclopedia
Katy JURADO (Gvadalaharo, Jalisco, 16-a de Januaro 1924 - Cuernavaca, Morelos, 5-a de Julio 2002) estis meksika aktorino. Ŝia oficiala denaska nomo estis María Cristina Estela Marcela Jurado García.
Katy Jurado | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Katy Jurado | |||||
Naskonomo | María Cristina Estela Claudia Soledad Katherina Lucía Marcela Jurado García | ||||
Naskiĝo | 16-an de januaro 1924 en Gvadalaharo | ||||
Morto | 5-an de julio 2002 (78-jaraĝa) en Cuernavaca | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Rena malfunkcio kaj kronika obstrukca pneŭmonopatio vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Loĝloko | Gvadalaharo vd | ||||
Ŝtataneco | Meksiko vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ernest Borgnine (1959–1963) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro televida aktoro filmaktoro kritikisto ĵurnalisto teatra aktoro vd | ||||
Laborkampo | Aktorado vd | ||||
Aktiva dum | 1943–2002 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jurado ekkarieris en Meksiko en 1943. Atingis popularecon kadre de la nomita Orepoko de la meksika kino pro sia karakterigo de maliculiuno kaj "femme fatale" en nombraj meksikaj filmoj. En 1951, ŝi estis malkovrita de la usona kinisto Budd Boetticher kaj tiel ekkarieris en Holivudo en la filmo The Bullfighter and The Lady. Ŝia histriona talento kaj ekzota beleco tiu altiris la atenton de la holivudaj produktoroj. Ekde tiam, Katy oftiĝis en vakeraj filmoj de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.
Ŝi laboris en nombraj klasikaj filmoj de la ĝenro, inter kiuj elstaras High Noon (1952), Arrowhead (1953), Broken Lance (1954), One-Eyed Jacks (1960) kaj Pat Garrett & Billy the Kid (1973), inter aliaj; ŝi kunaktoris kun steluloj kiel Gary Cooper, Charlton Heston kaj Marlon Brando. Ŝi estis la unua latinamerika aktorino kiu ricevis la Orglobon, nome pro sia aktorado en High Noon, en 1952, kaj la unua kiu estis nomumita por Oskar-premio pro Broken Lance en 1954. Katy laboris por sepdek unu filmoj laŭlonge de sia kariero.[1] Ŝi partoprenis sukcese ankaŭ en teatro kaj televido, aktiva en la mondo de la spektaklo praktike ĝis la fino de sia vivo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.