lunga malsano From Wikipedia, the free encyclopedia
Kronika obstrukca pneŭmonopatio (KOP) estas kronika malsano de la pulmo, karakterizata de ŝtopiĝo (obstrukco) de la bronkoj limiganta la spiran aerfluon. En Eŭropo kaj Usono ĝi estas konsiderata kiel la kvara plej ofta mortokaŭzo[1]. En 2005 pro ĝi monde mortis 3 milionoj da homoj, tio estas 5 % el ĉiuj mortoj tiujaraj[2]
Kronika obstrukca pneŭmonopatio | |
---|---|
malsano | |
Kronikan obstrukcan pneŭmonopation kaŭzas kronika inflamo de la spirvojoj kaj de la pulma parenkimo; precipaj formoj estas la kronika obstrukca bronkito kaj la emfizemo. Ĝi estas apenaŭ aŭ ne plibonigebla kaj iom post iom pligraviĝas. Precipaj simptomoj estas tuso, ekspektorado kaj dispneo. La pliparto de la homoj suferantaj pro bronkito havas kronikan obstrukcan pneŭmonopation.[3]
Signifaj kaŭzoj de la malsano estas precipe tabakfumado, krome malpurigo de aero; kontribuas ankaŭ genetika dispozicio[4]. En evolulandoj al aermalpurigo kontribuas fajroj uzataj por kuiri kaj hejti, ĉar homoj pasigas multe da tempo proksime al ili.
La tutmonda prevalenco de la KOP gamas inter 5 kaj 10 % de la plenkreska loĝantaro inter 40 kaj 80 jaroj. Se konsideri la totalon de la tutmonda loĝantaro, la prevalenco estas de proksimume 1 % en ĉiuj aĝoj.[5] La KOP pliigis sian prevalencon en la lastaj jardekoj kaj estas 3-4 fojojn pli ofta ĉe viroj ol ĉe virinoj (15 % ĉe fumantoj, 12,8 % ĉe eksfumantoj kaj 4,1 % ĉe nefumantoj)[6] logike konsiderante la pli grandan prevalenco de tabakismo ĉe viroj, kvankam oni esperas, ke tio ŝanĝiĝos en la venontaj jardekoj, ĉar la konsumo de tabako ĉe junaj virinoj estas klare pli granda ol ĉe la junaj viroj.[7] Kvankam la prevalenco fakte dependas grandparte de la fiziologia difino uzata, la valoro kaj plej simpla kaj kun plej granda diagnozoprobablo konsistas en la uzado de la rilato FEV1/FVC <0,7 (<70 %).[8] En Hispanio oni faris kelkajn epidemiologiajn studojn kun bazo sur la loĝantaro, kaj oni atingis ĝeneralan prevalencon de 9,1 % (14,3 % ĉe viroj kaj 3,9 % ĉe virinoj) de la loĝantaro de plenkreskuloj pli aĝaj ol 40 jaroj.[9][10]
La projekto Plateno, realigita de la ALAT (Asociación Latinoamericana del Tórax), ebligis koni la prevalencon de la KOP en kvin ladnoj de Iberoameriko (nome Brazilo, Ĉilio, Meksiko, Urugvajo kaj Venezuelo), kaj el tio rezultis granda variado inter la procentoj de unu landoj kaj alia, inter 7,8 % en Meksikurbo kaj 17 % en Montevideo.[11]
La tutmonda mortindico de la KOP estis en la sesa rango kun 2,2 milionoj de mortoj en 1990, kaj oni antaŭtimas tendencon ascensantan ĝis atingi la trian plej gravan mortotialon en 2020.[12] Studo farita en Usono en la periodo 1971-2000 montris, ke la plej grava ŝanĝo dum tiu periodo estis la pliigo de la mortindico ĉe virinoj, kiu pasis de 20,1/100 000 en 1980 ĝis 56,7/100 000 en 2000.[13]
En 1998, en Hispanio, la KOP estis la kvina mortotialo ĉe viroj (56,3/100 000 loĝantoj) kaj la oka ĉe virinoj (12,3/100 000 loĝantoj).[14]
Je tutmonda nivelo, la mortokazigo fare de la KOP estas tre alta, pliiĝas samtempe kun la aĝo kaj estas pli supera ĉe viroj ol ĉe virinoj en la aktualo.
La KOP estas fundamente asocia al tabakismo, ĉefe en disvolvigitaj landoj. En kelkaj socioj tre malaltnivelaj, pro la ekspono al venenaj fumoj, la KOP povas disvastiĝi. Okazas ankaŭ, kvankam malpli iom post iom ĉe disvolvigitaj landoj, ke suferigas KOP-on personoj kiuj devas kuiri per fajro el ligno aŭ karbo en malgrandaj lokoj malbone aerumitaj.
Ĉe disvolvigitaj landoj, tabakismo kontribuas al 95 % de la kazoj de kOP, kaj tiu estas la riskofaktoro plej prevalenca.[15] Aliaj faktoroj ofte asociaj al KOP estas la jenaj:[16]
Genoj kandidatoj asociitaj al disvolvigo de KOP
|
Simptomojn de kronika obstrukca pneŭmonopatio povas kaŭzi ankaŭ aliaj malsanoj, ekzemple kora malsufiĉo, pulma embolio, pulmito kaj pneŭmotorako. Multaj suferantoj de kronika obstrukca pneŭmonopatio supozas ke ili havas astmon; por distingi utilas, sed ne ĉiam sufiĉas spirmezurado.
Depende de la medio necesas konsideri ankaŭ la eblon de tuberkulozo.
Ne ekzistas konata terapio kiu kuracus kronikan obstrukcan pneŭmonopation, sed ja eblas mildigi ĝiajn simptomojn kaj malrapidigi ĝian evoluon. Utilas ĉesigo de fumado kaj aplikado de oksigeno; ĉesigo de fumado reduktas la mortoriskon je 18 %[4]. Por redukti aldonan streĉon de la pulmoj oni rekomendas ĉiujaran vakcinadon kontraŭ gripo kaj vakcinadon kontraŭ pneŭmokoka infekto en ĉiu kvina jaro. Ĉe forte progresinta malsano oni aplikas paliativojn, eĉ morfinon[39].
Povas utili ankaŭ spir-ekzercoj kaj normaligo de la korpopezo, se ĝi estas tro aŭ maltro alta.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.