Morelos

From Wikipedia, the free encyclopedia

Morelos
Remove ads

Morelos , esperantigite Moreloso, estas federacia subŝtato de Meksiko. Ĝi situas centre de la lando, sude de Meksikurbo kaj la subŝtato Meksiko.

Thumb
Rapidaj faktoj Federacia subŝtato, subŝtato de Meksiko [+] ...

Laŭ la stato de 2015 en la subŝtato vivis 1 777 227 loĝantoj sur areo de 4 879 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 364 loĝantoj/km². Limnajbaroj estas Estado de México, Puebla, Guerrero kaj Meksikurbo.

Ĝia ĉefurbo estas Cuernavaca kaj ĝi dividiĝas en 33 komunumojn (municipojn); vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Morelos.

Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2:MX estas "MX-MOR".

La provinco ekestis dum la batalo de Benito JUÁREZ kontraŭ Maksimiliano de Habsburgo, kiam Juárez provizore dividis la regionon ĉirkaŭ la ĉefurbo al la nunaj teritorioj Meksiko (provinco), Hidalgo kaj Morelos. Post lia venko la tri teritorioj preferis ne rekuniĝi, kaj en 1860 ricevis la statuson de provinco (subŝtato).

En la teritorio de Morelos situas famaj restaĵoj el la antaŭkonkera tempo, ekzemple la ruinoj de Xochicalco, kiuj estas monda kulturheredaĵo, kaj la piramido de Tepozteco.

Signifa rivero estas Rio Grande (ne Rio Grande del Norte), kiu fluas al rivero Atoyac.

La nomo de la ŝtato honoras faman respublikanon, la pastron José María Morelos y Pavón. Dum la meksika revolucio en Morelos estis la komendejo de Emiliano Zapata, komandanto de la suda revolucia armeo.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads