kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Karvakrolo aŭ cimofenolo estas fenola unuterpenoido, kun karakteriza akra odoro je origano. Ĝi ĉeestas nature en la esencoleoj de la Origanum vulgare, esencoleo de timiano kiu same estas ekstraktita el la lepidio kaj la sovaĝa bergamotujo. La esencoleo de la subspecioj de timiano enhavas ĉirkaŭ 5% kaj 75% de karvakrolo, dum la subspecioj de la Satureja montana enhavas ĉirkaŭ 1% kaj 45%. La Origanum majorana kaj la Diktamno de Kreto estas riĉaj je karvakrolo, respektive 50% kaj 60%-80%. Ĝi same trovatas en la Agave tequilana.
Karvakrolo | |||
Dudimensia Kemia strukturo de la karvakrolo | |||
Tridimensia Kemia strukturo de la karvakrolo | |||
Karvakrolo ĉeestas en la esencoleo de la Origanum vulgare. | |||
La esencoleo de la timiano enhavas karvakrolon. | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
Izotimolo
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 499-75-2 | ||
ChemSpider kodo | 21105867 | ||
PubChem-kodo | 10364 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Molmaso | 150,217 g mol−1 | ||
Denseco | 0.9772 g/cm3 (likva) | ||
Refrakta indico | 1,523 | ||
Fandopunkto | 1 °C (34 ℉; 274 K) | ||
Bolpunkto | 237.7 °C (459.9 ℉; 510.8 K) | ||
Solvebleco | Akvo: Nesolvebla | ||
Solvebleco | Solvebla en etanolo | ||
Mortiga dozo (LD50) | 73,3 mg•kg | ||
Smiles | Cc1ccc(cc1O)C(C)C | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | |||
Sekureco | S26 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H318, H319 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P280, P301+312, P302+352, P305+351+338, P310, P312, P330 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Karvakrolo estas sinteze preparebla per fando de la p-cimeno-sulfonata acido kun kaŭstika potaso; per reakcio de la nitrita acido kaj la 1-metil-2-amino-4-propila benzeno; pere de longedaŭra varmigo de kvin partoj de kamforo kun unu parto da jodo; aŭ varmigante karvonon kun glacia fosfata acido; aŭ per malhidrogenizo de la karvono kun katalizilo de Pd/C. Karvakrolo estas ekstraktita el la origano per 50% da kaŭstika potaso. Ĝi estas dikoleo kiu stabiliĝas je 20 °C kiel maso da kristaloj kun fandopunkto je 1 °C kaj bolpunkto je 236–237 °C. Oksidado kun fera (III) klorido konvertiĝas en dukarvakrolo[3], dum la fosfora kvinklorido ĝin transformas en klorocimolo[4].
Karvakrolo inhibas la kreskon de pluraj bakterifamilioj, ekz: Escherichia coli kaj Bacillus cereus[6]. Ĝia malalta tokseco kune kun ĝia agrabla odoro kaj gusto sugestas ĝian uzon kiel nutro-aldonaĵo por evitado de bakteria malpurigo. En la "Pseudomonas aeruginosa" ĝi kaŭzas damaĝojn al la ĉelmembranoj de ĉi-bakterioj kaj, kontraŭe de aliaj terpenoj, ĝi inhibas ilian multobliĝon. La kaŭzo de la antimikrobaj proprecoj oni kreditas al la disrompo de la bakterio-membrano.
Karvakrolo estas forta aktiviganto de la homaj jonaj kanaloj[7] TRPV3 ankaŭ konataj kiel transiĝaj potencaj akceptantoj V3[8] kaj TRPA1[9]. Apliko de karvakrolo en la homa lango, samkiel aktivigo de la TRPV3, kaŭzas varmosensacion. Krom tio, karvakrolo same aktivigas, sed ankaŭ rapide malsensivigas, la TRPA1, kiu estas dolorricevanto, kaj ĉi-tio klarigas ĝian akrecon.
En ratoj, karvakrolo rapide metaboliĝas kaj ekskreciiĝas. La ĉefa metabola vojo estas la esterigado de la fenola grupo kun sulfata acido kaj glukoronata acido. Malpli grava vojo estas ĝia oksidado de la finaj metilaj grupoj (-CH3) al primaraj alkoholoj. Post 24 horojn, nur tre etaj kvantoj da karvakrolo kaj ĝiaj metabolitoj povas troviĝi en la urino, indikante preskaŭ kompleta ekskrecio en unutaga procezo.
Esploroj faritaj de Supriya Bavadekar, asista profesoro en la Universitato pri Farmakologio de Long Island raportas ke la karvakrolo stimulas la apoptozon[10] de la kancerĉeloj[11].
Karvakrolo ne posedas multajn longedaŭrajn genotoksajn riskojn. La citotoksaj efektoj de la karvakrolo igas ĝin efika antisepsaĵo kaj antimikroba agento. Karvakrolo same posedas kontraŭoksidajn proprecojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.