Jen listo de okazaĵoj en junio de 2009.
- La EU-kontraŭa partio de la dekstra populisto Geert Wilders eliris el la Eŭropaj balotoj 2009 en Nederlando kiel klara venkanto. Ĉe eta partopreno en la balotado la "Partio por Libereco" de Wilders fariĝis la dua plej potenca forto de la lando.
- En la okcidentafrika ŝtato Gvineo-Bisaŭo estis pafmortigita kandidato de prezidantbaloto okazonta la 28-an de junio. Uniformitoj sturmis en la domon de ministro pri teritoria administracio, Baciro Dabo, kaj pafis plurfoje al li.
- 65 jarojn post la invado en Normandion estis memorigita la engaĝiĝo de la aliancitaj soldatoj kaj la viktimoj. Sur soldata tombejo la franca prezidanto Nicolas Sarkozy diris al la ĉeestantaj veteranoj: "Ni ŝuldas al ili nian liberecon."
- 7-a de junio 2009 okazis la parlamenta baloto en Libano. Rezulte venkis la koalicio "14-a de marto", gvidata de la Saad Hariri, la filo de Rafik Hariri. Ĝi gajnis 71 seĝojn en la 128, dume la koalicio "8-a de marto" gvidata de Hizbulaho prenis nur 57 seĝojn. En la voĉdonado partoprenis pli ol 60 % libananoj.
- Mahmud Ahmadineĵad estas reelektita prezidanto de Irano spite la protestoj kaj akuzoj de fraŭdo. Dum la venonta semajno okazas manifestacioj apoge respektive kaj de la nova prezidanto kaj de la opozicia kandidato Musavi. Estas ŝtata subpremado kaj inter 10 kaj 20 mortintoj.
- Dum protestoj en Irano, kies partoprenantoj akuzis la aŭtoritatojn pri fraŭdo dum la prezidenta baloto, pereis junulino Neda Aga-Soltan, kies morto kaŭzis gravan internacian indignon