Remove ads
nederlanda politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Geert Wilders (naskiĝis la 6-an de septembro 1963 en Venlo, provinco Limburgo) estas dekstra politikisto nederlanda. Li estas prezidanto de la politika partio Partij voor de Vrijheid ("partio por la libereco"), kiu surprize eliris el la eŭropaj balotoj 2009 en Nederlando kiel klara venkanto. Ĝis 2004 li estis membro de la Popola Partio por Libereco kaj Demokratio (VVD). Ekde 1998 li estas membro de la dua ĉambro de la nederlanda parlamento de Nederlando.
Geert Wilders | |||||
---|---|---|---|---|---|
Geert Wilders en 2014 | |||||
Persona informo | |||||
Geert Wilders | |||||
Naskiĝo | 6-an de septembro 1963 (61-jaraĝa) en Venlo | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Loĝloko | Hago vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Alma mater | Malferma Universitato de Nederlando vd | ||||
Partio | Partio por la Libereco (2006–) Popola Partio por Libereco kaj Demokratio (–2004) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Johannes Henricus Andreas Wilders (en) vd | ||||
Patrino | Maria Anne Ording (en) vd | ||||
Gefratoj | Paul Wilders vd | ||||
Edz(in)o | Krisztina Wilders (1992–) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto scenaristo filmreĝisoro vd | ||||
Aktiva en | Hago vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wliders plenkreskis en romkatolika medio. La 31-an de julio 1992, li edziĝis je la dua fojo kun la hungarino Krisztina Márfai. Ili ne havas infanojn.
Wilders transprenis multajn ideojn de Pim Fortuyn en sian politikan programon. Li havas precipe simpation pri Israelo kaj antipation pri la islamo. En lia politika programo, Wilders volas multe bridi enmigradon al Nederlando de novaj islamanoj, resendi kriminalajn enmigrintojn al siaj landoj de origino, kaj plene malpermesi la konstruadon de novaj moskeoj. Li ankaŭ fortege rezistas al aliĝo eventuale de Turkio al la Eŭropa Unio.
Je la fino de 2007, Wilders ankaŭ kritikis la paroladon de la reĝino Beatrikso. Li diris ke ŝi devas paŝi malantaŭen.
En marto 2008, Wilders publikigis en la Interreto sian mallongan filmon Fitna, en kio li denuncis intense la islaman terorismon kaj la Koranon. Post kiam Wilders fariĝis pli kaj pli populara en Nederlando mem, sed ankaŭ estis minacata. Ekster Nederlando, oni ofte kulpigis lin pro la dekstra ekstremismo. La eniro de Wilders en Anglion por publikigo de filmo Fitna estis rifuzita en februaro de 2009, sed ŝanĝita al permeso en oktobro samjare.
La 21-an de januaro 2009, tribunalo de Amsterdamo dekretis leĝan proceson kontraŭ Wilders, pro lia alvoko je malamo kontraŭ la islamanoj. Laŭ Wilders, ĉi tiu decido atestas malrespekton por la libereco de parolo[1].
La 23-an de junio 2011, Wilders estis absolvita de ĉiuj akuzoj. Nederlanda kortumo notis, ke lia parolado leĝe konformis al politika debato, sed ĉe la limo.[2][3][4].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.