germana lingvisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Jost Gippert ([ˈjoːst ˈɡɪpʰɐt]; naskiĝis la 12-an de marto 1956 en Winz-Niederwenigern, nun Hattingen) estas germana lingvisto, kaŭkaziologisto, verkisto kaj profesoro de kompara lingvoscienco ĉe la Instituto de Empiria Lingvoscienco de la Universitato de Frankfurto.[1]
Jost Gippert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de marto 1956 (68-jaraĝa) en Hattingen, Rejnlando-Palatinato, Okcidenta Germanio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Marburg |
Okupo | |
Okupo | lingvisto universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://titus.uni-frankfurt.de/personal/gippertj.htm |
En la jaro 1971 Gippert finis sian studadon en la Leibniz-gimnazio en Essen, Germanio. Post studi komparan lingvosciencon, hindologion, japanologion kaj ĉinologion inter 1971 kaj 1977 en la Universitato de Marburg kaj la Libera Universitato Berlino, li ricevis sian doktordiplomon de filozofio en 1977 pro sia tezo pri la sintakso de infinitivformado en la hindeŭropaj lingvoj. Inter 1977 kaj 1990 li laboris kiel scienca kunlaboranto kaj prelegis en la universitatoj de Berlino, Vieno kaj Salcburgo. Dum esti scienca kunlaboranto pri orienta komputada lingvoscienco en 1991, li habilitiĝis de la Universitato de Bamberg per sia inaŭgura disertacio pri iranaj pruntvortoj en la armena kaj kartvela lingvoj.
Ekde 1994 Gippert instruas komparan lingvosciencon en la Universitato de Frankfurto. Li estas ano de la Scienca Akademio de Gelati (Kartvelio) ekde 1996, kaj de la departmento “Lingvo” en la Akademio de Sciencoj de Berlino kaj Brandenburgio ekde 2007.
En 1997 la Sulĥan-Saba-Orbeliani-Universitato en Tbiliso, Kartvelio, enoficigis lin kiel honoran profesoron, kaj en 2009 li iĝis honora doktoro en la Ivane-Ĝavaĥiŝvili-Universitato en la sama urbo, kaj iĝis honora doktoro en la Ŝota-Rustaveli-Universitato en Batumo, Kartvelio, en 2013.
Ekde kiam Gippert iĝis profesoro de kompara lingvoscienco, lia esplorlaboro grandparte temis pri la hindeŭropaj lingvoj, iliaj historio kaj etimologio, kiel ankaŭ ĝenerala lingvistika tipologio kaj precipe la studado de la lingvoj de Kaŭkazio. Dank' al lia fokuso pri kaŭkazaj lingvoj, multaj internaciaj esplorprojektoj en tiu kampo ekestis sub lia observado.
Lia esplorado koncentriĝas pri historia lingvoscienco, lingva tipologio, elektronikaj tekstaroj, plurmedia lingva dokumentado kaj elektronika analizado de manuskriptoj.
Gippert estas la fondinto kaj gvidanto de la TITUS-projekto (tezaŭro de hindeŭropaj tekstoj kaj paroladoj).[2] La celo de la projekto ekde sia fondado en 1987 estas la plena cifereca haveblo de teksta materialo de diversaj hindeŭropaj kaj najbaraj lingvoj. En la jaro 1999 li ekis la ARMAZI-projekton (kaŭkazaj lingvoj kaj kulturoj: elektronika dokumentado),[3] kiu alcelis vastan kolekton de kaŭkaza lingvomaterialo. El tiu ĉi projekto lanĉiĝis la Kartvela Nacia Korpuso (GNC).
Ekde 2010 Gippert estas la estro de la centro “Ciferecaj Homaj Sciencoj en la Ŝtato de Hesio: Integrigita Prilaboro kaj Analizo de Tekstaj Korpusoj” ene de la “Federacia Ofensivo por la Evoluigo de Scienca kaj Ekonomia Ekscelenteco” (LOEWE-projekto). Tiu centro estas kunlaboro inter la Universitato de Frankfurto kaj la Teĥnika Universitato de Darmstadt kun aldona subteno de la Goethe-muzeo en Frankfurto ĉe Majno.
En la 90-aj jaroj Gippert ekokupiĝis pri orientaj manuskriptoj kaj laboris en projektoj kun la celo havebligi ilin ciferece, kiel ekzemple la toĥarajn manuskriptojn de la Berlin-Turfan-kolekto. Li krome redaktis verkojn pri la kaŭkaz-albanaj palimpsestaj manuskriptoj, kiujn oni trovis sur Monto Sinaja. En 2009 li estis vizitanta scienculo en la esplorgrupo “Manuskriptaj Kulturoj” en la Universitato de Hamburgo. Somere de 2013 li revizitis tiun universitaton por partopreni en la kunmetado de la “Enciklopedio de Manuskriptaj Kulturoj” kaj de la manlibro pri “Komparaj Orientaj Manuskriptaj Studoj”.
Kiam Jost Gippert en 2016 festis sian 60-an nasktiĝtagon, liaj studentoj, universitataj kunlaborantoj kaj kolegoj en najbaraj universitatoj donacis al li komunan trimonatan laboron vastigi lian biografian artikolon, kiu ĝis tiam ekzistis nur en la germana, al sume 72 vikipedioj.[4] Kompreneble Esperanto aŭ la gravaj lingvoj parolataj en Kaŭkazio estas inter tiuj lingvoj, sed ankaŭ estas 10 ĝis nun vikipedie malpli atentataj lingvoj, kies vikipediaj branĉoj ĝis nun estas nur malnetaj, testaj projektoj en la vikimedia "kovejo". En la svana lingvo, parolata en la montara nordokcidento de Kartvelio, la artikolo pri li estas la tute unua vikipedia teksto, kaj la svanlingva testa vikipedio por ĝi estis aparte kreata.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.