germanlingva versio de la reta enciklopedio Vikipedio From Wikipedia, the free encyclopedia
La germanlingva Vikipedio - germane Deutschsprachige Wikipedia - estas la en la germana lingvo verkata eldono de la libera reta enciklopedio Vikipedio. Fondita la 16-an de marto 2001 kaj atinginta milionon da artikoloj la 27-an de decembro 2009, ĝi estis la dua eldono de vikipedio kaj ĝis nun restas la dua plej larĝa, superite nur de la anglalingva Vikipedio kiu havas pli ol trioble tiom da artikoloj ol ĝi. Laŭ la stato de majo 2010, 6,8 procentaĵoj de ĉiuj vikipediaj artikoloj apartenas al la germanlingva eldono.[1] La germanlingva vikipedio el ĵurnalisma, enciklopedia vidpunkto havas altan kvalitan nivelon, kiel interalie plurfoje atestis la vikipedia fondinto Jimmy Wales, sed havas kompare al la aliaj vikipediaj eldonoj aparte kritikemajn kontribuantojn: Esploro de brita sciencistaro en 2006 montris, ke en la germanlingva vikipedio signife pli da verkita teksto estas forĵetata ol ekzemple en la nederland-, franc- aŭ japanlingva eldonoj.[2]
Germanlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | de.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | germana |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 15-a de septembro 2024 | |
Artikolnombro | 2 942 366 |
Profundeco | 93.8 |
Paĝoj | 8 103 732 |
Redaktoj | 246 984 370 |
Uzantoj | 4 436 017 |
Aktivaj uzantoj | 16 900 |
Administrantoj | 175 |
Dosieroj | 129 650 |
Apartaj vikipedioj estas kreitaj por pluraj dialektoj de la germana lingvo, inkluzive de la alemana lingvo (als:), platgermana lingvo (nds:), luksemburga lingvo (lb:), Pensilvanigermana dialekto (pdc:), Ripuara dialektaro (inkluzive tiu de Kolonjo, nomata Kölsch; ksh:), kaj la bavara lingvo (bar:).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.