From Wikipedia, the free encyclopedia
Johannes Oekolampadius (germane Johannes Huszgen), (1482-1531)[1] estis svisa humanisto, teologo, hebreisto, helenisto, predikisto, sekvanto de Marteno Lutero (1483-1546)[2], reformisto de Bazelo, kunlaboranto de Erasmo de Roterdamo (1467-1536) kaj Ulriko Zvinglo (1484-1531), kaj tre respektata inter la tiama katolikaro[3]. Foje lia nomo poste esperantiĝis Johano Okolampado. Johano Kalvino (1509-1564) alte estimis lian laboron, kaj Okolampado servis kiel peranto inter la humanismo de Erasmo kaj la hermeneŭtiko de Kalvino. Kiel teologo, li estis tre proksima al Ulriko Zvinglo (1484-1531), kun kiu li dividis favoran konduton rilate al Maria kaj la respektego al la patrino de Jesuo[4]. Lia vera nomo estis Johannes Huszgen, kiu poste modifiĝis al Hausschein ("dombrilo"), kaj tiam li prenis la prefikson "οίκο-" (domo) kuniĝis al "λαμπάδ-" (lampo), fariĝante Oekolampadius, aŭ domlampo.
Johannes Oecolampadius | |||||
---|---|---|---|---|---|
teologo kaj humanisto de Bazelo | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Johannes Heussgen, ankaŭ skribite Husschyn, Hussgen, Huszgen aŭ Hausschein | ||||
Naskiĝo | 1482 en Weinsberg, Elekto-Palatinato, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 24-a de novembro 1531 en Bazelo, Svislando | ||||
Religio | protestantismo vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bolonjo Universitato de Hajdelbergo Universitato de Tubingeno | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Wibrandis Rosenblatt (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo universitata instruisto Protestanta reformisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum siaj studjaroj, li vizitadis la lernejojn de Weinsberg kaj Heilbronn. Poste, li studis juron en Bolonjo, kaj reiris al Hajdelbergo kie li studis teologion. Entuziasmiĝinta pri la greka, li ekstudis la hebrean, kaj ricevis sian diplomon kiel bakalaŭro en 1503. Li fariĝis predikanto en la katedralo de Bazelo, en 1515, kie li servis dum la administrado de Christoph von Utenheim (1450-1527), humanisto kaj episkopo de Bazelo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.