From Wikipedia, the free encyclopedia
Josephus Carel Franciscus (Jef) LAST (naskiĝis la 2-an de majo 1898 en Hago, mortis la 15-an de februaro 1972 en Laren) estis nederlanda poeto, prozisto kaj socialisto.
Jef Last | |
---|---|
Jef Last en 1968 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de majo 1898 en Hago |
Morto | 15-an de februaro 1972 (73-jaraĝa) en Laren |
Lingvoj | nederlanda • germana |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Edz(in)o | Ida ter Haar (en) (1946–) Ida ter Haar (en) (1923–1938) |
Okupo | |
Okupo | verkisto pentristo poeto ĉinologo |
Jef Last estis kiel verkisto kaj kiel homo tre sociale kortuŝita. Li devenis de katolika medio, sed jam tre junaĝe aniĝis la Socialdemokratan Laboristan Partion (SDAP) kaj la Laboristan Junularan Centralon (AJC). La socialistaj principoj de tiuj organizoj li ne rajtis praktiki kiel asistant-filiestro de la Nederlanda Rajonfabriko (ENKA) en Ede kaj finfine li eksiĝis tiun postenon.
Poste en sia vivo Last forlasis la revizian socialdemokration por membriĝi de la Revolucia-Socialista Laborista Partio de Henk Sneevliet. Kun lia revoluciema amiko André Gide li vojaĝis dum la somero de 1936 al la Sovetunio. La duopo estis grandioze akceptita, sed divenis la organizitan omaĝon kaj seniluziiĝinte revenis al la okcidento. Multe pliposte Last verkis libron pri la amikeco kun Gide.
Last kunbatalis dum la Hispana Enlanda Milito en la Internaciaj Brigadoj, kie li batalis je la flanko de la Sovetunio kaj la maldekstra hispana respubliko. Pro tio li perdis sian nederlandanecon pro militservo por fremda potenco. Baldaŭ post la Dua Mondmilito li rericevis ĝin.
Last loĝis de 1950 ĝis 1953 en Indonezio, speciale en Singaraja (Balio), kie li laboris kiel instruisto en mezgrada lernejo. Li estis amiko de prezidento Soekarno kaj Mohammed Hatta.
Ekde 1923 li estis edzo de Ida ter Haar, kun kiu li divorcis kaj pliposte denove edziĝis. Ili havas tri filinojn.
Simila kiel Theo Thijssen Last estis unu el la plej famaj nederlandaj verkistoj el la socialista movado. Pro tio la Federacio de Laboristaj Esperantistoj tradukis faman libron de Last. La libro La Hispana Tragedio, kiun Last verkis en 1937, estas tradukita Esperanten fare de Gijsbert Degenkamp.
Lia verko "La Hispana Tragedio" estis publikigita kiel parto de la libro "Volontuloj kun okulvitroj", kune kun "Hispana somero" de Nordahl Grieg. La eldonisto estis SAT-en-Hispanio.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.