„ El la plumo de nederlanda verkisto politike maldekstra venis ĉi tiu libro pri la sekvoj de la militista ribelo en 1936 kontraŭ la hispana respublika registaro. La aŭtoro venis en Hispanujon en oktobro 1936, kaj batalis en la respublika armeo ĝis novembro 1937; unue en hispana kompanio, poste kiel kapitano de la Internacia Brigado. En la verko oni trovas liajn impresojn pri la milito, ĝiaj kaŭzoj kaj sekvoj, kaj krome kelkajn poemojn glorantajn la hispanan junularon.
En la nuna tempo malĝojega por la hispana nacio estus nedece trakti la verkon kiel nuran literaturaĵon ; ĉar ĝia historia graveco multe superas ĝian literaturan meriton. Jef Last konstruas por ni bildon pri diversaj aspektoj de la konflikto en la formo, en kiu ili prezentis sin al li, “soldato en la fronttranĉeoj”. Estas tamen tre evidente, ke li ne estis tipa respublika soldato; ŝajnas, ke la pli multaj el la hispanoj estis analfabetaj, kontraŭmilitaj, sen klaraj politikaj celoj.
Jen kelkaj el la plej fortaj impresoj, kiuj restas en la menso, post kiam oni formetis la libron —
La politikaj intrigoj inter la anarkiistoj, la komunistoj, la marksistoj, kaj aliaj partioj, kiuj —ĉiu kun malsama fina celo—
subtenis la registaron ; la manko de spertaj militistoj inter la soldatoj; la fervora klopodado doni al la infanoj kulturan edukon kaj forigi la analfabetecon el la armeo ; la konvinko de la hispanoj, ke ili batalas por la tuta Eŭropa demokratio; kaj ilia indigno pro la manko de aktiva helpo iliaflanke; la tago en kiu la virinoj de Madrid repelis al la batalfronto la soldatojn forkurintajn antaŭ la malamikoj. ” |