nederlanda esperantisto kaj farbisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Gijsbertus Johannes (Gijs)[1] DEGENKAMP [gejs DEĥenKAMP] (naskiĝis la 24-an de februaro 1895 en Utreĥto, mortis la 5-an de marto 1973) estis nederlanda esperantisto kaj pentristo.[2] Esperantistiĝis li en 1915.
Gijsbertus Johannes Degenkamp | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1895 en Utreĥto |
Morto | 5-an de marto 1973 (78-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
Loĝloko | Rietstraat |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Edz(in)o | Hendrina Antonia Clasina Bolkestein (1926–) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto pentristo tradukisto |
Gijs Degenkamp estis la filo de Hendrikus Degenkamp kaj Antonette Jeanette van 't Clooster. Li edziĝis en 1926 kun Hendrina Antonia Clasina Bolkestein en Utreĥto.[3]
Degenkamp esperantiĝis en 1915 per skriba kurso de tiama propaganda gazeto Semerato. Dum la unua mondmilito — en 1917 — li ekkonis Frits Faulhaber; ambaŭ tralaborante la devigan militservon en neŭtrala Nederlando. Degenkamp aniĝis neŭtrala Esperanto-klubo en sia hejmurbo, la Utreĥta Rondo Esperantista. Poste li prezidantiĝis tiun klubon. En 1931 la Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE) invitis lin verki la lingvan paĝon en la movada gazeto de FLE. Degenkamp poste aniĝis al FLE. Por la laborista publiko de FLE Degenkamp verkis multajn artikolojn en Laborista Esperantisto kaj en La Progresanto, kies redaktoro li estis. Li ankaŭ estis ano de la Ekzamena Komitato de FLE. Lia famo kiel lingva spertulo kaj lia serioza aspekto kun barbo komence timigis iujn kandidatojn, sed laŭ Faulhaber "la diablo ne estas tiom terura, kiom li aspektas." Degenkamp verkis kaj kunlaboris multajn eldonaĵojn ĝis 1959, interalie la eminenta studo Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura (1947).[4]
Pri La konsilanto. Pri la Esperanta Gramatiko
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.