From Wikipedia, the free encyclopedia
Henri de Toulouse-Lautrec [Anri de Tuluz-Lotrek] IFA:[ɑ̃ʁi də tuluz lotʁɛk] (plennome Henri-Marie-Raymond de Toulouse-Lautrec Monfa) (naskiĝinta la 24-an de novembro 1864 en Albi, mortinta la 9-an de septembro 1901 en Malromé, proksime de Bordeaux) estis franca pentristo, presartisto kaj ilustristo apartenanta al la plej signifaj kreantoj fine de la 19-a jarcento. Li devenis el fama kaj malnova franca nobela familio de grafoj el Tuluzo.
En sia verkaro Toulouse-Lautrec ligis al impresionismo kaj postimpresionismo, precipe al la verkoj de Edgar Degas. Fortan influon havis ankaŭ japana ukijo-e. Lia belarta prezento elkreskis el desegnado kaj ĝi estis tre lineara. Signifaj estas ankaŭ liaj grafikaj, per tekniko de litografio kreataj laboroj, per kiuj li antaŭsignis kaj influis secesion, nome afiŝojn, liberajn grafikajn foliojn kaj pluajn specojn de uzita grafiko. La temoj de verkoj de Lautrec eliris precipe el la vivo sur pariza Montmartre. La pentristo ofte pentris vizitantojn de kabaretoj, dancistinojn, prostituitinojn kaj pluajn homojn el rando de tiama socio.
La verkaro de Lautrec estas tre ampleksa - ĝi enhavas 737 oleopentraĵojn, 275 akvarelojn, 5 084 desegnaĵojn kaj 359 litografiojn (53 plurkolorajn kaj 306 unukolorajn).[1]
Henri de Toulouse-Lautrec naskiĝis la 24-an de novembro 1864 en Albi, en malnova familia palaco Le Bosc. Li devenis el signifa nobela familio de grafoj el Tuluzo, kiu trafis precipe mezepokan historion de Francio kaj derivis sian devenon de Karolo la Granda. Li ankaŭ devenis el nobela familio de vicgrafoj el Lautrec (komunumo de Tarn). En la 19-a jarcento tiu ĉi familio jam ne estis politike tro aktiva. La membroj de disbranĉiĝinta nobela familio vivis el profitoj de sia familia posedaĵo en suda Francio. Per la maniero de vivo ili ne diferenciĝis de la ceteraj anoj de tiam alta nobelaro: ĉasadoj, bredado de ĉevaloj kaj rabobirdoj, solenoj ktp.
En la familio estis oftaj geedziĝoj de parencoj, kiuj devis malebligi erigon de la familia posedaĵo. Ankaŭ la gepatroj de Henri, Alfonse de Toulouse-Lautrec kaj Adèle de Toulouse-Lautrec naskita Tapié de Céleyran estis kuzo kaj kuzino[2]
Henri de Toulouse-Lautrec suferis ekde la infanaĝo pro sanproblemoj, kiuj grandparte koneksis kun rare troviĝanta difekto de ostoj. Verŝajne jam en la aĝo de ses monatoj estis registrita ĉe li la unua deformado de kruroj.[3] La malsano estis evidenta kaŭzita genetike - pro ripetataj geedziĝoj de proksimaj parencoj - kaj ĝi montriĝis per malrapidigita kresko de ostoj kaj ilia malbona konstruado. Pro la sama malsano suferis ankaŭ kelkaj kuzinoj de Henri[4] Sed ekzistas ankaŭ hipotezo, laŭ kiu fakte temis pri montroj de naskita sifiliso, per kiu lia patrino Adelo onidire kontaĝis de sia flirtema edzo grafo Alphonso[5] Pro sanproblemoj suferis ankaŭ Roberto, je tri jaroj pli juna frato de Henri, kiu en la aĝo de unu jaro mortis.
Dum la tuta infanaĝo Henri havis etan kaj malgrandan kreskon. Li suferis pro multaj sanproblemoj kaj krome li lispis kaj suferis ankaŭ pro etaj deformadoj de la vizaĝo (grandegaj naztruoj, pendanta lipo ks.) Malgraŭ tio li estis tre vigla, gaja kaj saĝa infano. Sed li estis ankaŭ infano malfacile priregebla kaj memcentra[6]
Henrion edukis la patrino, kio estis en rondoj de alta aristokrataro tre nekutima aperaĵo. Krom senĉesa zorgo pri la malsanema filo grafino Adelo vivis per tre fervora katolika religia vivo kaj sian kredon ŝi intense enkutimigis ankaŭ al la filo. Krom alia ŝi klopodis solvi liajn sanprobelmojn per vizito en Lourdes.[7]
La patro male ne montris pri la filo grandan intereson. Li dediĉis sin ĉefe al la ĉevaloj kaj al ĉasado. Li ofte malaperadis por la tutaj monatoj el la hejmo kaj li preskaŭ ne intermiksis sin en la edukadon de la filo. Se li escepte pasigis kun la familio ian tempon, li kondutis treege impulseme kaj ankaŭ tre ekscentreme.[8]
La familiaj rilatoj de la estonta pentristo estas interesaj el vidpunkto de evolua psikologio. Influo de la zorganta domina patrino kaj neĉeesto de la patro kondukis komune kun multaj korpaj handikapoj, el kiuj la plej karakteriza estis malgranda kresko, al profundaj sentoj de subigo[9] La pentristo estis dum la tuta vivo finance kaj psike dependa de la patrino kaj samtempe li dum la tuta vivo klopodis eskapi el ŝia influo.[10] Multajn elementojn de lia konduto en plenkreskeco eblas klarigi ĝuste pro certaj faktoj en lia infanaĝo. La pentristo havis ekz. panikan timon el soleco. Li preskaŭ despote postulis de siaj amikoj, por ke ili senĉese akompanu lin.[11] Eĉ plenkreske li ofte kondutis fakte kiel malgranda, nerespondeca knabo[12] Sed ankaŭ lia observema talento havas radikojn en la infanaĝo. Jam kiel la malgranda li lernis kapti kaj legi "aludojn de neesprimitaj sentoj", ĉar en la nobela familio ligita per konvencioj ne estis dece paroli pri multaj aferoj, kaj se jes, poste nur en aludoj.[13]
En periodo de pubereco Lautrec ofte plendis pri grandegaj doloroj de la kruroj kaj en la aĝo de dek jaroj li komencis eĉ dekokmonatan malsanulejan kuracadon. Tiu estis tre penega, sed ĝi alportis neniajn rezultojn.[14] En 1878 la estonta pentristo en kastelo en Albi malfeliĉe rompis al si la maldekstran femuralon. Je unu jaro pli poste en banloko Barèges post falo en malprofundan sekan fosaĵon li rompis al si la dekstran femuralon. Post tiu ĉi evento lia jam tiel tre malrapida kresko fakte haltis, do kiel la plenkreskulo li mezuris sole 152 cm[15]
En la periodo de dekkvinmonata refreŝigo Lautrec komencis denove intense pentri kaj desegni. Li ofte dediĉis sin al tiu ĉi agado jam kiel la malgranda knabo kaj ankaŭ lia patro kaj pluaj parencoj estis amatoraj skulptistoj kaj desegnistoj. Ili ofte aspektigis siajn bestojn aŭ aperaĵojn el la ĉasadoj. Onklo Charles eĉ donis al Henri la unuan pentristan instruadon. La reveno al pentrado kaj plua pentrista agado en la tempo de refreŝigado estis por Lautrec fakte fuĝo el la sento de la vanigita, senbezone vivita vivo.
Metinte la abiturientan ekzamenon en 1881 Lautrec komencis okupiĝi per arto cele kaj li fariĝis lernanto de la surdmuta, klasike instruita pentristo René Princeteau, kiu pentris precipe ĉevalvetkuran ĝenron. La verkoj de Princeteau parte eliris el tiam jam tre moda impresionismo. Lautrec estis de komence forte influita de lia verkaro kaj li eklernis de li bone kaj precize kapti staturojn en movo. Plie la handikapita artisto estis modelo por Lautrec ankaŭ en tio, kiel li luktis kontraŭ sia korpa trafo. La estonta pentristo tiam skribis por si: "Se mi ekpensos, ke havi nur je iom pli longajn krurojn, mi neniam pentrus!"[16]
En la jaro 1882 instruisto de Lautrec fariĝis agnoskata pentristo, portretisto Léon Bonnat, kiu estis reprezentanto de akademista klasicismo. Je unu jaro poste Bonnat finis agadon de sia ateliero kaj Lautrec transiris en atelieron de plua akademie kreanta pentristo - Fernand Cormon. Ĉi tie li interkonatiĝis kun junaj pentristoj Henri Rachou, Louis Anquetin, Albert Grenier, Émile Bernard kaj en la jaro 1886 ankaŭ kun Vincent van Gogh. Tiutempe Georges Seurat prezentis en lasta ekspozicio de impresionistoj sian neoimpresionistan bildon Somera dimanĉo sur insulo Grande Jatte, Paul Gauguin unuafoje forveturis pentri en bretonian Pont-Avenon kaj simbolistoj publikigis sian manifeston en Le Figaro.[17]
La ateliero de Bonnat kaj Cormon situis sur Montmartre. La tuta grupo de pentristoj tial ofte kunvenadis en ĉirkaŭaj gastejoj, drinkejoj kaj kabaretoj. Jam tiam Toulouse-Lautrec pruvis sian eksterordinaran observeman talenton kaj konon de psikologio, kiam por gajigo de la socio similigis unuopajn pentristojn kaj tre precize li taksis, per kia maniero aspektos ilia sekvanta vivo. La rolo de ironiisto, klaŭno, malgranda nano, kiu amuzigas la socion, estis por li tipa, same kiel kapablo precize kaj ŝpareme kapti la vidatan realecon. Tiun ĉi kapablon li finfine pruvis precipe en vico de siaj pentristaj kaj grafikaj laboraĵoj.[18]
En Montmartre Lautrec akiris en la jaro 1884 sian unuan atelieron kaj ankaŭ li ĉi tie komencis loĝi. Kvankam ĝis la fino de sia vivo vigle interkontaktiĝis kun la patrino, jam plu neniam li loĝis kun ŝi en unu loĝejo. Sed la vivo en Montmartre ne signifis por Lautrec sole socion de pentristoj. Li interkonatiĝis ĉi tie kun multaj virinoj, pligrande kun prostituitinoj kaj dancistinoj, kiuj fariĝadis ne nur liaj modeloj, sed ankaŭ amantinoj. La medio de la amuziga kvartalo kun ties entreprenoj, kabaretoj kaj pli poste ankaŭ bordeloj fariĝis ĉefa temo de liaj verkoj kaj la pentristo estis tute fascinita de ĝi.[19]
La amrilatoj de Lautrec estis ĉiam nur mallongtempaj, tre ofte li alternis siajn kunulinojn aŭ prefere nur porokazajn amantinojn. Tre ofte temis rekte pri prostituitinoj. Evidente de la juna prostituitino Carmen Gaudin li kontaĝis pro sifiliso, kiu komune kun alkoholaĵo iom post iom disigis lian sanon.[20]
En Montmartre la pentristo vizitis ĉefe kabaretojn Le Chat Noir kaj Mirliton, kiun establis kanzonisto kaj kabaretestro Aristide Bruant. Mirliton estis ankaŭ la unua loko, kie eblis vidi la bildojn de Lautrec. Plua konata entrepreno estis popoldancejo Moulin de la Galette. Tiuj ĉi entreprenoj allogis ne nur malriĉularon el la ĉirkaŭaĵo, sed paradokse ĉi tien venadis ankaŭ vico da riĉaj parizanoj. Same kiel Lautrecon mem kaj la ceterajn artistojn ili allogis ilin pro sia dekadenceco. En pli postaj jaroj Lautrec krom aliaj interkonatiĝis kun Alfred Jarry kaj en 1896 li partoprenis kiel pentristo en kulisoj por Reĝo Ubu.[21]
Jam en la jaro 1887 du bildoj de Lautrec estis ekspoziciataj en Toulouse kaj la saman jaron en galerio Boussod kaj Valadon, sed pli signifa estas nur lia partopreno en komuna ĉiujara ekspozicio de grupo Les XX en Bruselo en la jaro 1888, en kiu li ekspoziciis dek unu bildojn kaj unu pentraĵon. Pluaj partoprenantoj estis Paul Signac, James Ensor, James McNeill Whistler, Jean-Louis Forain.
Ekde la jaro 1889 Lautrec komencis regule ekspozicii ankaŭ en Salono de Sendependuloj. Ankaŭ ĉi tie li kolektis proporcie grandan sukceson. Kelkajn bildojn por la galerio Boussod kaj Valadon aĉetis Theo van Gogh. En 1890 Lautrec denove ekspoziciis en kolektiva ekspozicio en Bruselo. En la sekvantaj jaroj li partoprenis ankaŭ kelkajn pluajn signifajn kolektivajn ekspoziciojn en Parizo.
Kompare kun la ceteraj modernaj pentristoj de tiu tempo Lautrec estis de kritikistoj taksata proporcie alte kaj liaj verkoj estis ofte vendataj. Ekde la jaro 1888 li ankaŭ publikigis siajn pentraĵojn en antaŭaj francaj ilustritaj ĵurnaloj. Sed diference de aliaj pentristoj Lautrec ne estis dependa en la vendo de bildoj, ĉar li estis mone certigita de sia patrino.[22]
En la jaro 1889 estis en bulvardo de Clichy malfermita, pli poste la mondfama kabaredo Moulin Rouge. Lautrec kreis por ĝi afiŝon por sezono 1891, kio estis ĝis tiu tempo la plej granda aprezo de lia verko. La afiŝo renkontiĝis kun grandega publika akcepto kaj ĝi farigis Lautrec-on en unu fojo fama.[23]
Kabaredo Moulin Rouge fariĝis la ĉefa temo de la pentristo kaj ankaŭ la medio, en kiu li pasigis plej multe da tempo. Li havis ĉi tie eĉ propran tablon kaj sur muroj pendis liaj verkoj. Estas sur ili ofte bildigitaj ĉi tieaj dancistinoj, plej ofze la juneta Jane Avril, kiu pli poste fariĝis ne nur la ofta modelo, sed ankaŭ la proksima amikino kaj kunulino. Li ofte pentris ankaŭ dancistinon La Goulue-on, kiu aperis ankaŭ sur la menciita afiŝo Moulin Rouge el la jaro 1891.[24]
En la jaro 1892 la kulminaj jaroj de Montmartre inklinis al la fino. Multaj entreprenoj finis sian agadon aŭ ili estis translokigitaj en pli lukrajn partojn de Parizo. Ankaŭ Lautrec komencis viziti entreprenojn rekte en la centrejo de Parizo. Li ofte kreis kaj fakte li eĉ vivis en bordeloj en ĉirkaŭaĵo de stacidomo Saint-Lazare, Opero, en rue Joubert kaj en rue d'Amboise. Lasta bildo el Moulin Rouge estas el la jaro 1895. Modelulinoj de Lautrec en tiu ĉi periodo fariĝis preskaŭ eksplicite prostituitinoj. La pentristo plie pentris ilin tute nearanĝitajn. Li aprezis ilian verecon, neludigemon, naturecon: "Ili etendiĝas sur divanoj kiel bestetoj... Ili estas tiel neartefarumitaj, nu kio do!"[25] Sed liaj bildoj ne estas soleno de seksumado aŭ de prostituado, prefere ili bildigas la internan doloron kaj forpersonigon de prostituitinoj.
Senĉese pli ofte Lautrec ankaŭ serĉis socion de "deklinaj" virinoj, kiuj restadis en lesba entrepreno "Ĉe morta rato", li pentris lesbaninojn ofte eĉ dum la seksumado. Li aspektigis malbelecon. Yvette Guilbert, la fama ŝansonistino kaj kunulino de la pentristo, nomis lin "genio de deformigo".[26]
Tiutempe Lautrec venadis en senĉese pli karakterizan dependemon al alkoholaĵo. Senĉese pli ofte li estis ebria kaj lia kora karaktero ŝanĝiĝis en la eksplodeman kaj la agreseman. Proporcie al tio iom post iom sinkis kvanto de kreitaj bildoj kaj litografioj. La minacantan katastrofon diversmaniere, sed sen pli daŭra sukceso, klopodis malhelpi geamikoj de la pentristo. Plej karakterize geedzoj Natanson-oj, posedantoj de signifa arta kaj literatura ĵurnalo La Revue blanche, kun kiuj Lautrec interkonatiĝis en la jaro 1893[27]
En 1893 en Parizo okazis ekspozicio de Lautrec (komune kun pentristo Charles Martin), en kiu li ekspoziciis proksimume tridek bildojn. La verkojn de Lautrec ĉi tie vidis kaj aprezis ankaŭ lia granda modelo, pentristo Edgar Degas.[28]
Tiutempe Lautrec ankaŭ pli multe vojaĝis. En 1897 li lastfoje partoprenis en regula ekspozicio en Bruselo kaj en majo de 1898 li havis en Londono en galerion Goupil eĉ memstaran ekspozicion, en kiu estis videblaj 78 liaj bildoj. Ĉiokaze li vizitis muzeojn kaj galeriojn, en kiuj ekinteresis lin pentristoj de malfrua gotiko, sed ankaŭ Velázquez aŭ El Greco.[29]
Ankoraŭ antaŭ tio, en 1896, Lautrec havis la unuan kaj ununuran memstaran ekspozicion en Parizo. Apud aliaj verkoj ĉi tie pendis en du pli malgrandaj ĉambregoj bildoj el bordeloj. Sed estas neverŝajne, ke tiuj ĉi verkoj estis fermitaj kaj la pentristo montris ilin sole al la plej proksimaj geamikoj, kiel oni iam indikas en literaturo.[30] La ekspozicio renkontiĝis kun karakteriza eĥo kaj ĝi alportis al Lautrec grandan agnoskon. Okazis la unuaj pli grandaj aĉetoj de liaj verkoj kaj ankaŭ aperis la unuaj falsaĵoj.[31]
Sed ekde junio de 1896 Lautrec preskaŭ ne pentris. En leteroj al la patrino li parolis pri "rara stato de absoluta rigideco". Senĉese pli ofte aperis ĉe li signoj de konfuzeco kaj deliroj, plie li kondutis ankaŭ malbonhumora kaj preskaŭ paranoje.[32]
En 1898 provis helpi al Lautrec ankaŭ lia patrino. Por ke ŝi povu estis en lia proksimeco, ŝi luis en Parizo proksime de Montmartre loĝejon, kiu troviĝis "en la plej malantaŭa limo de deca kvartalo".[33] La filo ofte vizitadis la patrinon, kaj li eĉ komencis denove pentri. Eĉ tiu ĉi plibonigo estis sole dumtempa kaj Lautrec komencis denove nearanĝite drinki. La 3-an de januaro 1899 tial la malespera kaj frustrita patrino neatendite decidiĝis forlasi Parizon, ĉar ŝi ne kapablis trankvile rigardi, kiel ŝia amata filo iom post iom neniigas sin mem. Lautrec reagis al ŝia forveturo per agresivaj eksplodoj de kolero kaj ankoraŭ per pli granda konsumo de alkoholaĵo. Tial en februaro li estis, evidente propravole transveturigita en malgrandan luksan klinikon por anime malsanaj. Tiun ĉi fakton en kurado al sensacio tuj tre masive ekprenis precipe bulvarda presaro.[34]
La stato de pentristo danke al devigita abstino neatendite rapide pliboniĝis. Post dusemajna restado li komencis aserti, ke li estas resaniĝinta postulante, por ke li estu tralasita. Li spertis enuon kaj ankaŭ sentojn de malespero kaj malhumidigo, ĉar li timis la ĝisvivan restadon en la instituto. Li intense kreis kaj apud pluaj verkoj li pentris ampleksan cirkan ciklon bildiganta klaŭnojn, belrajdistinojn kaj akrobatistojn. Per tiuj ĉi parkere pentritaj verkoj li volis konvinki kuracistojn pri la revenanta sano. Helpe de la geamikoj kaj presaro li fine sukcesis atingi post tri monatoj, por ke li estu tralasita.[35]
La patrino post tiu ĉi evento klopodis helpi la filon, tial li komisiis parencon Paul Viaud, por ke li senĉese gardu la pentriston. Sed Lautrec malgraŭ tio post la kelkmonata abstinado kaj mallonga pliboniĝo de la sanstato denove komencis drinki kaj ofte sen karakteriza apetito. Li estis maldikiĝinta, li moviĝis kun problemoj kaj preskaŭ li ne manĝis. Iom post iom li konsciis la proksimiĝantan morton. Pruvas tion krom alia portreto de Paul Viaud kiel admiralo, sur kiu estas la "gardanto" de la pentristo pentrita en admirala uniformo en la momento, kiam de sur komandanta ponteto senpove observas proksime dronantan ŝipon. Lautrec tiel kun fama doloriga humoro glosis sian propran situacion. Ekde aprilo ĝis julio li jam evidente entute ne pentris, sole li aranĝis restintaĵon, li subskribis la verkojn kaj adiaŭis kun la geamikoj. Li estis paralizanta kiel progresis lia paralizo kaj li mortis la 9-an de septembro 1901, en aĝo de 37 jaroj, je la 2-a horo kaj 15 minutoj matene en la kastelo de patrino en Malromé.[36]
Post la morto de pentristo denove ascendis intereso pri liaj verkoj. Danke al zorgoj de la patrino de artisto kaj geamikoj, precipe de Maurice Joyant, kiu estis ekde la jaro 1890 ankaŭ komercreprezentanto de Lautrec, okazis en la jaro 1922 en la eksa episkopa palaco La Berbie en Albi malfermo de Muzeo de Henri de Toulouse-Lautrec, kiu enhavas grandan parton de liaj verkoj.[37]
La tuta verkaro de Henri de Toulouse-Lautrec estas surprize kompakta. Eĉ jam ankaŭ infanaj kaj karikaturantaj lernejaj pentraĵoj kaŝas en si manuskripton de la estonta pentristo. Malgraŭ tio la verkaron de pentristo eblas dividi en tri bazajn tempajn fazojn:
Kun koloro la junulo komencis labori nur en la tempo de konvalesko post la lezoj. La plej malnovaj bildoj devenas el la jaro 1879 kaj - simile kiel ĝis tiu tempo la pentraĵoj de Lautrec - kaptas promenveturojn kaj ĉasadojn, "portretojn" de ĉevaloj kaj hundoj, ripete ankaŭ soldatajn manovrojn, kiuj tiam estis okazantaj en la ĉirkaŭaĵo de la familia sidejo. Sed aperas ĉi tie ankaŭ pentrado de pejzaĝo. La pentraĵoj el tiu tempo estas konceptitaj pli pentrisme ol la verkoj el la kulmina periodo. Ilia bazo ne estas linio, sed kolora makulo[37] La kreiga aliro estas senpera kaj intuicia. "Kiam mia krajono komencos pentri, mi devas lasi ĝin, por ke ĝi havu sian kapon, aŭ bum! Ĝi haltos kaj ĝi jam ne plu moviĝos."[38]
En la periodo, kiam li agadis ĉe Bonnat kaj Cormon, Lautrec provis glatan, akademian pentraĵon. Sed tio ne sukcesis al li, li inklinis al karikaturanta troigo de tipaj detaloj. Sed pli gravaj ol renkontiĝoj kun akademie kleraj instruistoj estis kontaktoj kun ceteraj junaj pentristoj.
La verkojn de Lautrec ne eblas alvicigi al certa artista lernejo, sed eblas paroli pri karakterizaj pentristaj kapabloj, kiuj influigis lin. Kompreneble tio estas impresionistoj (Édouard Manet, Edgar Degas, Pierre-Auguste Renoir, Camille Pissarro), plu el la generacio de samtempuloj la jam menciitaj Louis Anquetin, Émile Bernard, Vincent van Gogh, Paul Gauguin, Georges Seurat kaj el pli aĝaj pentristoj Jean Auguste Dominique Ingres, Honoré Daumier kaj Gustave Courbet. Simile kiel por impresionistoj estis ankaŭ por Lautrec grava ankaŭ kono de koloraj japanaj lignogravuraĵoj, ekz. de Hokusai. Li kolektis tiujn ĉi lignogravuraĵojn kaj li eĉ planis vojaĝon Japanion, por ke li povu ekkoni la japanan kulturon senpere.[39]
Sur la bildoj, kiujn Lautrec kreis ekster la ateliero de Bonnat kaj Cormon, estas bone videbla iompostioma maturiĝo kaj serĉado de persona stilo. Tio estas ekzemple Studado de nudo (1882), La dika Marie (1884), Portreto de la patrino (proksimume 1886), Portreto de Vincent van Gogh kaj Riza pudro (ambaŭ 1887).
Preskaŭ laŭprograme Lautrec anoncis sin al nenia pentrista lernejo. Li eksperimentis kun punktismo kaj kloisonismo (per konturoj), sed fine li kreis tute propran karakteron. Tre ofte li ĉerpis temojn laŭ Degas, kiun li ankaŭ tre estimis. Multfoje li eĉ rekte citis lin. En tereno de temoj li inspiris sin ankaŭ per verko de Jean-Louis Foraine. Ĝis la jaro 1887 apud progresivaj provoj li pentris ankaŭ akademie, kio evidente koneksis kun lia klopodo esti dankema al la parencoj kaj sukcesi en oficialaj ekspozicioj. Malgraŭ ke fine li definitive forlasis la akademian pentradon, li estis dankema al la studado ĉe Bonnat kaj Cormon pro bravura konon de perspektivo kaj perfekta prirego de pentraĵo.[40]
Ekde duono de okdekaj jaroj Lautrec komencis sisteme portreti. Krom la portretoj el la ateliero aŭ aliaj internoj tio estas ankaŭ portretoj el subĉiela pentrado, kie oni validigas tagan lumon. Sed diference de aliaj impresionistoj tio estas klara kaj pura malvarma taga lumo, kies uzo havas eble originon en la naska Albi. La demando de lumo estis por Lautrec ĉefa kaj li mem ofte emfazis ĝin. Li provis pentri ankaŭ dum artefarita, gasa lumigo. Li eluzis krom alia ankaŭ suban lumon, kiu strange deformis la vizaĝojn de portretitoj.[41]
La kulmina periodo de la verkaro de Lautrec komencis en la jaro 1888. Tiam definitive ekkristaliĝis rapida, energia, desegna pentraĵo, farata tre vive kaj senpere per maldensaj farboj sur grizeta okra kartono, sur kiu la pentristo pentris sen preparo de la subbazo. Li intence lasis tralumi la subbazon, kio ankoraŭ substrekis senperecon kaj vivecon de la bildigo. La teknikon de pentrado helpe de la maldensa, absorbanta farbo li transprenis de pentristo Jean-François Raffaëlli.[42]
La laboro de pentristo kun la farbo estas tre desegnema. Anstataŭ konstruado de bilda okazaĵo per la farbaj areoj li uzis koloran linion, kreata per proporcie maldensa olea farbo. Per tiu ĉi desegna tekniko li ankaŭ konstruis volumenon. Tial liaj pentraĵoj fakte similigas paŝtelon, nome kaj per lineareco kaj per koloreco.[43]
Eĉ kiam la bildoj de Lautrec efikas per impreso de senpereco, li pentris ilin plimulte en ateliero laŭ modelinoj. El tereno li alportis grandan kvanton de prepardesegnaĵoj, kiujn li poste prilaboris. Li uzis dum tio ofte ankaŭ fotografiojn, iam ankaŭ kreitaj speciale kiel modelo por la bildo. Tio estas ankaŭ kazo de bildo Á la mie, al kiu konserviĝis preparfotografio. Sidas sur ĝi luita modelino kaj amiko de la pentristo Maurice Guilbert, kiu kiel pasia amatora fotografisto multfoje fotografis Lautrec-on.[44]
La unua verko, kiu ensumigas alirojn kaj konojn de la kulmina periodo, estas bildo de Belrajdistino en cirko Fernando (1888). Tiu ĉi bildo pendis en Moulin Rouge kaj verŝajne inspiris sin laŭ ĝi Georges Seurat por sia bildo de la sama temo. La dua signifa verko aĉetita por Moulin Rouge estis bildo Danco en Moulin Rouge (1890), sur kiu la pentristo bildigis konkretajn staturojn de amikoj kaj konatoj, kiel li cetere faris tre ofte.[45]
Pluaj gravaj verkoj el la jaroj 1891 estas bildo Á la mie (Sur la fundo), kaptanta drinkantan duopon, bildo Virino kombanta siajn harojn kaj la intima bildo inspirita de Degas Lavado (iam ankaŭ Ruĝharulino), kaptanta en perspektiva mallongigo de supre de malantaŭe vidon al la juna, subtile efikanta, duonnuda virino kun ruĝaj haroj.
El la eksterordinare fekunda jaro 1892 devenas ankaŭ bildo Moulin Rouge: Du virinoj dancantaj valson. Tiu ĉi bildo estas ne nur tre preciza priskribo de tiutempa Moulin Rouge, sed ankaŭ karakteriza pruvo de majstra pentrista manuskripto de Lautrec, laboro kun kompozicio kaj lumo. Sur la dekstra flanko la bildo estis pli poste de Lautrec aldone ĝustigita kaj alpentrita. Danke al tiu ĉi interveno ĝi ricevis tre interesan, multe pli dinamikan kompozicion. En la jaro 1897 Lautrec transigis ĝin ankaŭ en aspekton de litografio.
La saman jaron estiĝis ankaŭ granda tolo En Moulin Rouge, kiu estis ankaŭ sube kaj sur la dekstra flanko pli poste (evidente en la jaro 1895) pligrandigita kaj alpentrita. Ĝi kaptas socion de la amikoj de Lautrec sidantaj ĉe tablo en Moulin Rouge. Estas inter ili kaptita eĉ Lautrec mem. Antaŭe estas frunte al spektantoj kaj dorse al la drinketanta socio kaptita Jane Avril. Simile kiel sur aliaj bildoj ni kapablas ja ankaŭ ĉi tie precize identigi la unuopajn staturojn, kaj nek ĉi tie ne estas tro klare, ĉu tiu ĉi bildigo ne havas pli profundan interpretadon.
La staturo de Jane Avril sur la bildoj de tiu tempo aperas tre ofte: Jane Avril estas dancanta, Jane Avril estas eniranta ĝis Moulin Rouge, Jane Avril estas foriranta el Moulin Rouge. La lastaj du verkoj estas kontraŭulaj bildoj.[46]
Karakterizan lokon en la verkaro de pentristo de tiu ĉi periodo okupas perfekte kolore kaj forme donitaj portretoj de belulaj monduloj, ofte amikoj, vestitaj laŭ lasta modo - Portreto de Louse Pascal (1893), Léon Delaporte en Jardin de Paris (1893), Sinjoro Boileau en kafejo (1893) kaj Portreto de Gabriel Tapié de Céleyran (1894). Se ni komparos tiujn ĉi portretojn kun pli malnovaj verkoj, ni ekregistros en la kreado de Lautrec karakterizan ŝovon en precizeco de observado de unuopaj staturoj kaj ilia ĉirkaŭaĵo kaj en kapablo observata per ŝparema kaj karakteriza maniero kapti, kaj nome kun majstrema karakterizeco.[47]
La antaŭan "periodon de salonoj" Lautrec finis en la jaro 1894 per ampleksa tolo Salono en rue des Moulins, kiu kaptas vidon en publikan domon. La bildon kreas ia epilogo de la menciita periodo. Vico da krajonaj skizoj kaj eĉ paŝteloj de la sama grandeco kiel la propra bildo, kiu antaŭis la pentradon de la bildo, pruvas, kian signifon la pentristo aljuĝis al ĝi. La tolo kaptas ses prostituitinojn, sidantaj sur grandegaj divanoj en tre luksa internaĵo, kies beleco efike kontrastas kun la rezignitaj vidoj de la virinoj. Sed la pentristo ĉi tie tiujn ĉi virinojn el periferio de la socio ne kondamnas kaj ne karikaturas.
Aparta mendo estis du ampleksaj (3x3 metroj) kontraŭulaj bildoj Danco en Moulin Rouge kaj La Goulue estas dancanta el la jaro 1895, pentritaj sur vulgara tolo tiel, ke karakterize validiĝis griza subbazo. La pentristo ĉi tie validigis siajn spertojn el la kreado de afiŝoj. Ili estis destinitaj por foira budo en Foure du Trône, en kiu prezentiĝis La Goulue post foriro el Moulin Rouge. El la sama tempo devenas ankaŭ bildo kaptanta lesbaninan amon nomita Forlasiteco aŭ Du amikinoj kaj ankaŭ bildo Marcelle Lender estas dancanta boleron en opereto Chilpéric, kiu estas inspirita de teatra prezento kaj denove ĝi surprizigos per sataj koloroj, kapto de movo kaj kompozicio.[48]
Apud la scenoj el bordeloj kaj drinkejoj estas la teatra medio plua, kiun la pentristo tiutempe ofte pentris. Granda parto el tiuj ĉi laboroj dum tio ne traktas pri la agado sur scenejo, sed en spektaklejo. Ofta estas precipe bildigo de spektantoj el teatraj loĝioj. Krome kelkfoje aperas ankaŭ verkoj el sporta (biciklistiko) aŭ malsanuleja medioj (La operacianta d-ro Réan).
Ĉirkaŭ la jaro 1897 okazis ŝanĝo de stilo, aperanta per pli granda plastikeco, pli firma konstruo de formoj kaj pli paŝteleca pentraĵo en pli grandaj, pli kontrastaj areoj. Tio estadas klarigata per la studado de pentristo de malnovaj majstroj kaj per influo de bildoj de Paul Cézanne.[49]
El tiu tempo devenas vico da majstraj nudoj kaj ankaŭ kelke da portretoj. El la periodo de la restado en la resanigejo poste tridek naŭ desegnaĵoj per koloraj kaj ordinaraj krajonoj, inkoj kun temo de cirko. Sur tiuj ĉi desegnaĵoj estas okulfrapa perdo de virtuozeco, leĝereco. Ili malkaŝas penegon, kiun la pentristo devis investi por krei ilin.[50]
Reveninte el la resanigejo Lautrec ankoraŭ kreis kelke da karakterizaj bildoj. La plej signifa el ili estas Modistino el la jaro 1900. La lasta bilda ciklo estas laboroj kaptantaj operon Messallina, pro kiu la pentristo estis fascinita kaj ripete li rigardis ĝin en Bordeaux. Signifaj estas ankaŭ portretoj de Maurice Joyant kaj Paul Viaud. La lasta bildo nomita Ekzameno en medicina fakultato el la jaro 1901 restis evidente ne finita.[51]
Lautrec tre intense desegnis. Grandega kvanto de konservitaj desegnaĵoj ilustras jam la konstatita fakto, ke ankaŭ la pentraĵoj de Lautrec estas desegnemaj kaj ke la plej propra esprimo de la pentristo estis por li kolora linio. La desegnaĵoj servis precipe kiel preparo por oleopentraĵoj aŭ litografio, sed parto el ili estis difinita ankaŭ por reprodukado en diversaj ĵurnaloj (Courrier français, Paris illustré, Le Mirliton).[52]
Pri la signifo de la desegnaĵoj por Lautrec atestas eĉ la fakto, ke en ekspozicioj krom la pretaj bildoj li kelkfoje ekspoziciis ankaŭ preparaj desegnaĵoj al ili. Li ebligis tiel al la vizitantoj ian "vidon en kuirejon". Simile li eĉ foje ekspoziciis apud litografioj ankaŭ pentritajn litografiajn ŝtonojn.[53]
La grafika verkaro de Lautrec enhavas ĉefe afiŝojn (sume 31), faritaj per tekniko de kolora litografio. Ili repuŝas la inspiron de Lautrec per kolora japana lignogravuraĵo kaj eminentas pro konsekvenca redukto de ĉio neprincipa kaj pro koncentriĝo al la bazo de la bilda sciigo mem. Liaj renovigoj signifas tute novan eraon de arta afiŝo. Lautrec uzis fakte eksplicite litografion, ĉar ĝi ebligis al li vivan, liberan desegnadon. Li ofte ankaŭ disŝprucis la farbon per broso, per kio li atingis tute neatenditajn efektojn. Kiel unusola pentristo li kreadis studojn al la litografioj per tekniko de oloepentraĵo. Tio parolas pri tio, kian emfazon li dediĉis al la litografio en sia verkaro.[54]
La jam menciita afiŝo por Moulin Rouge el la jaro 1891 estis la unua grafika mendo. Dum ties formigo Lautrec uzis centrajn staturojn el pli granda bildo Danco en Moulin Rouge.[55] Pluaj konataj afiŝoj estas ekzemple Reine de Joie (1892), Jardin de Paris (1892), duopo da afiŝoj por Burant (1893), Divan Japonais (1893) kaj Confetti (1894). Afiŝo Caudieux el la jaro 1893 pruvas, kiel radikale Lautrec laboris kun kompozicio, ĉar li radikale "tranĉas" la bildigatan staturon sube kaj surflanke, per kio li kaŭzigas tre ege fortan impreson de movo.[56]
Ekde la jaro 1893 Lautrec ankaŭ komencis krei nigrablankajn litografiojn, ofte en la tutaj cikloj (Koncerta kafejo - Le Café-Concert, Yette Guilbert). En tiuj ĉi litografioj, kreitaj per suverena penika tekniko kaj plenigita per pluaj laboroj, estas evidenta inspiro de la japana arto. Per la markigo "Mi vidis tion" sur unu ciklo li revokas sin al grafika ciklo Caprichos de Francisco Goya. Karikaturaj elementoj denove rememorigos grafikan verkon de Honoré Daumier.[57]
En la jaro 1895 Lautrec ŝokis Parizon pro simpleco kaj alligeco de duopo de afiŝoj de May Belfort (ruĝablanka) kaj May Milton (bluablanka). Je unu jaro pli poste estiĝis afiŝoj Grupo de fraŭlino Eglantine kaj Vojaĝanto ej kajuto n-ro 54. En la jaro 1896 Lautrec kreis albumon de dek unu koloraj litografioj Ony (Elles), kaptanta denove la mondon de prostituitinoj kaj bordeloj.[58] En 1895 li kreis por revuo Sinjoro okkoloran litografion pri Marcelle Lender. Tiu ĉi teknike eksterordinare pretendema grafikaĵo estis kompreneble presita kiel kunpreso de ok litografiaj ŝtonoj.[59] El la jaroj 1896-1897 devenas signifa litogarfio kun teatra temaro Granda loĝio, el la jaro 1900 poste majstra tabulo Madame Poupoule dum tualeto. La bildigo de tiu ĉi prostituitino, kiu aperis en la verkoj de Lautrec plurfoje, similigas verkojn de Manet, Degas kaj Renoir, sed kiujn la pentristo ŝovis en ekspresive psikologian nivelon.
Krom la afiŝoj aŭ litografiaj cikloj Lautrec kreis ankaŭ pluajn uzitan grafikon, ekzemple manĝokartojn kaj similajn porokazajn laborojn, kaj krom alia ankaŭ titolpaĝojn de libroj aŭ librajn ilustraĵojn. Apud la verkaro de Daumier la grafika verkaro de Lautrec estas la plej signifa de la 19-a jarcento en Francio.
Jam dum la vivo de Lautrec estis evidenta lia influo al pluaj pentristoj. Li influis reprezentantojn de Art Nouveau (kien li estadas pro sia grafika verkaro ankaŭ iam envicigata) per siaj afiŝoj kaj kelkaj liberaj litografioj, lia influo estas evidenta ankaŭ ĉe nabistoj. Li influis kaj Pierre Bonnard-on, kaj Edvard Munch-on. Granda admiranto de la verkaro de Lautrec estis ankaŭ Pablo Picasso, kiun li influis precipe en kreado de blua kaj roza periodo en latenta periodo kaj ankaŭ pli poste. Similan latentan influon Lautrec havis cetere ankaŭ al multaj pentristoj komence de la 20-a jarcento. El ĉeĥaj kreintoj estis influitaj en ia mezuro ekzemple Luděk Marold, Arnošt Hofbauer, Miloš Jiránek, František Kupka, František Kobliha kaj František Tichý.
Missia Natanson: "Diru, Lautrec, kial vi propre faras virinojn ĉiam tiel malbelajn?"
Henri de Toulouse Lautrec: "Ĉar ili estas tiaj!"[60]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.