Filadelfia Artomuzeo

muzeo en Usono From Wikipedia, the free encyclopedia

Filadelfia Artomuzeo
Remove ads

La Filadelfia Artomuzeo (angle Philadelphia Museum of Art) estas arta muzeo origine fondita en 1876 por la Centennial Exposition en Filadelfio (Pensilvanio).[1] La ĉefa muzekonstruaĵo estis kompletigita en 1928[2] sur Fairmount, nome monteto sur la nordokcidenta pinto de la bulvardo Benjamin Franklin Parkway en ĉirkaŭvojo Eakins Oval.[3]

Rapidaj faktoj Philadelphia Museum of Art, Partoj ...
Remove ads
Thumb
Enireja fasado.
Thumb
Ĉefa konstruaĵo nokte.
Remove ads

Enhavo

La muzeo administras kolektojn enhavantajn ĉirkaŭ 240 000 objektojn inklude gravajn aĵojn de eŭropa, amerika kaj azia devenoj.[4] La variaj klasoj de artaĵoj inkludas skulptaĵojn, pentraĵojn, presaĵojn, desegnojn, fotojn, armaĵojn kaj dekoraciajn artojn.[4]

La Filadelfia Artomuzeo administras kelkajn aneksojn kiel la Muzeo Rodin, ankaŭ ĉe la Benjamin Franklin Parkway, kaj la konstruaĵon Ruth kaj Raymond G. Perelman, kiu estas trans la strato ĝuste norde de la ĉefa konstruaĵo.[5] La Konstruaĵo Perelman, kiu malfermiĝis en 2007,[6] estas hejmo de pli ol 150 000 presaĵoj, desegnoj kaj fotoj, kun 30 000 vestaĵoj kaj tekstilaĵoj, kaj ĉirkaŭ 1000 modernaj kaj nuntempaj dezajnaĵoj kiel mebloj, ceramiko kaj vitraĵoj.[7] La muzeo ankaŭ administras la historiajn koloniepokajn domojn de Mount Pleasant kaj Cedar Grove, ambaŭ en Fairmount Park.[8] La ĉefa muzekonstruaĵo kaj ties aneksoj estas posedo de la urbo Filadelfio kaj administrata de registrita neprofita korporacio.[5]

Okazas kelkaj specialaj ekspozicioj en la muzeo ĉiujare, inklude vagantajn ekspoziciojn aranĝitajn kun aliaj muzeoj en Usono kaj eksterlande.[9][10] La nombro de vizitantoj de la muzeo estis 793 000 en 2017, kio rangigis ĝin inter la pinta centro de plej vizitataj artomuzeoj en la mondo.[11] La muzeo estas ankaŭ unu el la plej grandaj artomuzeoj en la mondo baze sur la galeria spaco.

Remove ads

Bildaro

Remove ads

Notoj

Eksteraj ligiloj

Loading content...
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads