Germana registarestro From Wikipedia, the free encyclopedia
Heinrich BRÜNING (naskiĝis la 26-an de novembro 1885 en Münster (Vestfalio), Germana Imperiestra Regno; mortis la 30-an de marto 1970 en Norwich, Vermonto, Usono) estis germana politikisto de la Partio de la Centro kaj Regna Kanceliero de la Vajmara Respubliko inter 1930 kaj 1932. Li estis la plej longtempe reginta kanceliero de la Vajmara Respubliko.
Mallonge post la enoficiĝo de Brüning kiel kanceliero li estis konfrontata de ekonomia krizo kaŭzita de la Granda depresio (1929). Brüning reagis per la haltigo de ĉiuj salajraj kreskadoj, per kio li ege malŝatiĝis en kaj ekster la parlamento.
Donante al prezidento Paul von Hindenburg pli da potenco, Brüning estigis tiel-nomatan prezidentan registaron bazante sian administran aŭtoritatecon sur prezidentajn necesoleĝojn, kiuj estiĝis sen antaŭa konsento de la parlamento.
Brüning restas disputata persono en germana historio. Lia uzo de la prezidentaj necesoleĝoj kaj lia stranga rilato al la nazia partio NSDAP, foje kunlaborante kun ĝi, foje ĝin atakante, certe kontribuis al la falo de la Vajmara Respubliko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.