urbo en nuna Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Alba Iulia [alba julija] (hungare Gyulafehérvár [djulafehervar], germane Weißenburg aŭ Karlsburg) estas urbo en Rumanio en la suda parto de Transilvanio ĉe la kunfluo de la rivero Mureș kaj la rivero Ampoiu. Ĝi estas la ĉefurbo de la Distrikto Alba. Administre apartenas al ĝi: Bărăbanț, Micești, Oarda, Pâclișa.
Alba Iulia | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Rumanio centro de distrikto en Rumanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Rumanio | ||||
Regiono | Transilvanio | ||||
Distrikto | distrikto Alba | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 510118 | ||||
Aŭtokodo | AB | ||||
Telefonkodo | (+40) 02 58 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 64 227 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 620 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 4′ N, 23° 34′ O (mapo)46.06694444444423.57 | ||||
Alto | 230 m | ||||
Areo | 103,65 km² (10 365 ha) | ||||
Horzono | Orient-Eŭropa Horzono [+] | ||||
situo en la distrikto | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Alba Iulia [+] | |||||
En 1910 ĝi havis 11 616 loĝantojn, el kiuj 5 226 hungaroj, 5 170 rumanoj, 792 germanoj, 387 romaoj; en 1992 65 091 loĝantojn. En 2002 el entute 66 406 loĝantoj, 94,5 % estis rumanoj kaj 2,8 % hungaroj.
Ĝis 1919 Alba Iulia/Gyulafehérvár apartenis al Hungario (Alsó-Fehér). Ĝi estis rezidejo de landestroj de Transilvanio ĝis 1690. Tie rezidas la latina katolika ĉefepiskopejo (nuna ĉefepiskopo: György Jakubinyi). Grava kultura institucio estas la Biblioteko Batthyaneum. En la landestra palaco konstruigita de landestro Gabrielo Bethlen troviĝis ligna baldakeno pentrita ĉirkaŭ 1620 de János Mezőbándi Egerházi. Ĝi pereis. La 1-an de decembro 1918 la rumanoj en granda kunveno proklamis tie la unuigon de Transilvanio kun Rumanio.
Alba Iulia ĝemeliĝis kun jenaj urboj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.