Greta Garbo
sveda aktorino (1905–1990) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Greta GARBO (naskiĝis la 18-an de septembro 1905(nun 1905-09-18), mortis la 15-an de aprilo 1990) estis sveda aktorino. Ŝia origina nomo estis Greta Lovisa GUSTAFSSON.
Garbo naskiĝis en Stokholmo. Ŝian aktoran talenton malkovris la sveda reĝisoro Mauritz Stiller. En la jaro 1925 ambaŭ eklaboris en Hollywood, sed dum Stiller tie restis sensukcesa, Greta Garbo – kiu kontraste al multaj gekolegoj eĉ bonege majstris la transiron de mutaj al sonfilmoj – komencis eksterordinaran karieron. Plej ofte ŝi estis vidata en la rolo de mistera, nealirebla belulino. En la filmo Ninotchka (1939) ŝi surprizis la publikon per sia komedia talento, sed ŝia dua komedio The Two-faced Woman (1941) fiaskis. Tiu fakte eĉ estis ŝia lasta filmo: Post ĝia malsukceso Garbo subite deklaris la finon de sia filmkariero. Ĝis sia morto ŝi vivis tute retiriĝinte en Nov-Jorko.
Greta Garbo estis plurfoje nomumita por Oskar-premio. En 1955 ŝi ricevis Honoran Oskaron por ŝia vivoverko.