From Wikipedia, the free encyclopedia
Francesco la 2-a Gonzaga (naskiĝis en Mantovo, en la 10-a de aŭgusto 1466 - mortis en Mantovo, en la 29-a de marto 1519) estis markizo de Mantovo inter 1484 ĝis sia morto.
Francesco la 2-a Gonzaga | |||||
---|---|---|---|---|---|
4-a Markizo de Mantovo | |||||
Regado | 1484 ĝis 1519 | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1466 en Mantuo | ||||
Morto | 29-an de marto 1519 (52-jaraĝa) en Mantuo | ||||
Mortis per | Sifiliso vd | ||||
Tombo | church Santa Paola (en) vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Duklando de Milano vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Gonzaga vd | ||||
Patro | Federiko la 1-a Gonzaga vd | ||||
Patrino | Margareta de Bavario, markizino de Mantovo vd | ||||
Gefratoj | Elisabetta Gonzaga, Clara Gonzaga (en) , Sigismondo Gonzaga (en) , Giovanni Gonzaga (en) kaj Maddalena Gonzaga (en) vd | ||||
Edz(in)o | Izabela d'Este (1490 (Gregoria)–) vd | ||||
Infanoj | Frederiko la 2-a de Mantuo, Ippolita Gonzaga (en) , Livia (Paola) Gonzaga (en) , Ferrante Gonzaga (en) , Eleonora Gonzaga (en) , Ercole Gonzaga (en) , Fernando I Gonzaga, Conte di Guastalla, Duca di Ariano (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kondotiero vd | ||||
Aktiva en | Mantuo vd | ||||
Aktiva dum | 1484–1519 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis filo de Federiko la 1-a Gonzaga (1441-1484)[1] kaj Margareta de Bavario (1442-1479)[2]. Kiel tradicio en sia familio, li distingiĝis dank'al intensa aktiveco je milita kondotiero, subtenita de la potencoj kiu oferis al li pli bonajn avantaĝojn, kaj per ekonomikaj rimedoj, kaj reciproke de sekureco por lia markizlando mem.
La tradiciaj kaj konstantaj bataloj inter Milano kaj Venecio anstataŭiĝis de la grandaj konfliktoj kie partoprenis grandaj potencoj kiel Francio, Hispanio kaj la papeco. Ene de ĉi tiu kunteksto, gravaj italaj ŝtatoj kiel Milano kaj Napolo ekforskuiĝis kaj Venecio mem suferis akran teritorian modifon. Dank'al Francisko, ĉiam helpata de sia edzino Izabela d'Este, kaj al liaj sennombraj faroj kaj politikaj kaj diplomatiaj, li sukcesis teni pozitivan ekvilibron rilate al sia strategie grava ŝtato.
Francisko havis relative bonsukcesan karieron kiel milita komandanto, rehavigante al si la rolon kiel kapitano de la Respubliko de Venecio, inter 1489 kaj 1498. En 1495, li partoprenis kiel komandanto de la trupoj aliancitaj dum la Batalo de Fornovo. Kiam la batalo finiĝis, lia valoro agnoskiĝis, kvankam li estis akuzita ke li ne sciis bonprofiti la militan superecon de la aliancitoj, kiu kulminis kun la liberigo kaj retiriĝo de la trupoj de Karlo la 8-a, reĝo de Francio. Kiel dankpremio por la venko en la batalo, kaj pete de Girolamo Redini, sia konsilisto, li konstruigis en la urbo la Preĝejo de Sankta Maria de la Venko, kaj meti sur la altaro la Sinjorino de la Venko[3] farita de Andrea Mantegna, poste ŝtelita de la francoj, en 1797.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.