Grafo Folke Bernadotte af Wisborg
(naskita la 2-an de januaro 1895 en Stokholmo, murdita la 17-an de septembro 1948 en Jerusalemo)
estis sveda oficiro kaj filantropo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Folke Bernadotte |
|
|
Persona informo |
Folke Bernadotte |
Naskiĝo |
2-an de januaro 1895 (1895-01-02) en Skeppsholm church parish |
Morto |
17-an de septembro 1948 (1948-09-17) (53-jaraĝa) en Jerusalemo |
Mortis pro |
Hommortigo vd |
Mortigita de |
Stern-grupo • Jicĥak Ŝamir vd |
Tombo |
Norda tombejo, apud Stokholmo, Kvarter 21F gravnummer 38 59.3559 °N, 18.0196 °O / 59.3559; 18.0196 (mapo) vd |
Religio |
luteranismo vd |
Lingvoj |
sveda • angla • germana vd |
Ŝtataneco |
Svedio vd |
Familio |
Dinastio |
Bernadotte vd |
Patro |
Prince Oscar Bernadotte (en) vd |
Patrino |
Ebba Bernadotte (en) vd |
Gefratoj |
Carl Oscar Bernadotte (en) , Elsa Cedergren (en) , Countess Maria Bernadotte af Wisborg (en) kaj Sophia Bernadotte (en) vd |
Edz(in)o |
Estelle Bernadotte (en) (1928, 1928–1948) vd |
Infanoj |
Folke Bernadotte, Frederik Bernadotte, Count Bernadotte (en) , Gustaf Bernadotte, Count Bernadotte (en) , Bertil Bernadotte, Count Bernadotte (en) vd |
Profesio |
Okupo |
politikisto diplomato militisto vd |
|
vd |
Fonto: Vikidatumoj |
|
Fermi
De 1943 ĝis 1948 li estis vicprezidanto kaj poste prezidanto da la Sveda Ruĝa Kruco. En 1945, dum restado en Germanio por liberigi skandinavojn el koncentrejoj, li ricevis pacproponon de Heinrich Himmler.[1]
En 1948 li estis intertraktanto de la Unuiĝintaj Nacioj en Palestino, kaj la 17-an de septembro samjare li estis pafmurdita de la juda terorista grupo Leĥi ("Stern-grupo").
Folke Bernadotte estis nepo de reĝo Oskaro la 2-a kaj nevo de reĝo Gustavo la 5-a.
- La Fino trad. Stellan Engholm. Eld. Eldona Societo Esperantista, Stockholm, 1945?
|
| „ Ne la unuan fojon niaj Svedaj amikoj prezentas al ni tradukon de grava Sveda verko kun alta valoro por la tuta mondo.
Kiel antaŭe “per Balono al la Poluso”, la nuna verko ankaŭ estas aĉetebla en Esperanto, antaŭ ol la Angla eldono pretiĝis.
La verkinto, Grafo Bernadotte, estas ĉefo de la Sveda Ruĝa Kruco, kiu laboris en la invaditaj landoj kiam la Svisoj ne plu povis tion fari. Kiam komenciĝis la disfalo de Germanujo en la printempo de 1945, venis al Bernadotte la ideo zorgi pri la bonstato de la Svedinoj, edzinoj de Germanoj, tiam loĝantaj en Germanujo. Ĉi tiu ideo pligrandiĝis en klopodon savi kiel eble plej
multajn Skandinavojn el koncentrejoj en Danujo, Norvegujo, kaj Germanujo, transportante ilin al Svedujo. La sola rimedo estis, ke li mem faru kontakton kun Germano plej altranga. Post multa penado li sukcesis renkonti Himmler, la estron de S.S., kaj akiris lian konsenton.
Inter si la subuloj de Hitler intrigis, kaj Bernadotte trovis necesaj ruzon, persiston, kaj kuraĝon, por trafi la celon. Ŝajne li malestimis la virojn, kun kiuj li traktis. Himmler “ne havis pli altan edukon ol tiu de ĉefserĝento en la Vilhelma Germanujo”. Kiam li intervjuis Ribbentrop, li portis tempokontrolilon, kiu montris,- ke dum sesdek minutoj Ribbentrop paroladis, ne lasante al Bernadotte okazon diri eĉ unu vorton !
La libro prezentas la Germanajn klarigojn pri la Judoj, la Rusoj, la koncentrejoj, kaj aliaj aferoj tutmonde gravaj. Kaj ĝi enhavas bonajn fotojn de kelkaj el la roluloj en la historio. Oni povas gratuli la presiston pri lia laboro. Iom tro ofte li dividis vortojn en du liniojn : ok sinsekvaj linioj sur unu paĝo finiĝas per divida streketo. Afero tamen tute ne grava. ” | — GlevuMo. La Brita Esperantisto, n489-490 jan-feb 1946 |
|
La tiurilatan negocadon li priskribis en libreto, tradukita esperanten kun titolo La Fino. Miaj humanecaj intertraktoj en Germanio printempe 1945 kaj iliaj politikaj sekvoj (Eldona Societo Esperanto, Stokholmo, 1945 aŭ 1946; trad. Stellan Engholm).