Sveda Ruĝa Kruco
nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo de Svedio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sveda Ruĝa Kruco - svede Svenska Röda Korset - estas societo de humanitara helpo en Svedio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Stokholmo, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Margareta Wahlström.
Sveda Ruĝa Kruco | |
---|---|
Svenska Röda Korset | |
![]() | |
Lando | Svedio |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
Fondiĝo | 25-a de majo 1865 |
prezidanto | Margareta Wahlström (ekde 2017) |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
Sidejo | Stokholmo |
Interretejo | http://www.redcross.se/ |
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ

Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.