ĉiujara televida kantokonkurso / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭrovizia Kantokonkurso (oficiale angleEurovision Song Contest kaj franceConcours Eurovision de la Chanson), ofte konata simple kiel Eŭrovizio, estas ĉiujara televida kantokonkurso kun partoprenantoj el diversaj landoj kies naciaj publikaj servoj de radio kaj televido estas membroj de la Eŭropa Radio kaj Televido Unio. La konkurso estas dissendata televide kaj ankaŭ radie tra Eŭropo. Lastatempe, la konkurso televidiĝis ankaŭ en aliaj partoj de la mondo.
Tiu ĉi artikolo temas pri la kantokonkurso. Por la tuteŭropa televida komunika reto, rigardu la artikolon Eŭrovizio (reto).
Partoprenintoj ekde 1956: verde: partoprenis almenaŭ 1 fojon; flave: neniam partoprenis sed rajtas fari tion; helverda: partoprenis kiel parto de alia lando, sed neniam sendepende; ruĝe: intencis partopreni sed foriris antaŭ la finalo.