Eŭrovido-Kantokonkurso 1974
eŭropa televida kantokonkurso / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 19-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 6-an de aprilo 1974 en Brajtono (Britio). Denove (la 5-an fojon) Britio aranĝis la konkurson, malgraŭ la venko de Luksemburgio. Denove (la 4-an fojon = rekordo) la prezentistino estis Katie Boyle.
Eŭrovido-Kantokonkurso 1974 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso ![]() | ||
Fino | 6-a de aprilo 1974 vd | |
Antaŭe | Eŭrovido-Kantokonkurso 1973 vd | |
Poste | Eŭrovido-Kantokonkurso 1975 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Oni rekondukis la sistemon de juĝado kiu jam validis inter 1957 kaj 1961, kaj inter 1967 kaj 1970: Ĉiu lando havis juĝistaron de dek juĝistoj kies ĉiu donis unu punkton al amata kanto. La malnova sistemo alportis konitan fenomenon, la punktajn egalecojn: tri 4-aj vicoj, du 7-aj vicoj, du 9-aj vicoj kaj kvar 14-aj vicoj.
De la unua atribuado la tabelo estis dominata de grupo kies anoj nomiĝas Agnetha, Björn, Benny kaj Annifrid. Kun Waterloo, la plej sukcesa kanto de la Eŭrovido-historio, ABBA atingis la ponton al monda sukceso. Estis la unua venko por Svedio.