![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fc/EuroAzerbaiy%25C3%25A1nAnterior_%25281991-2013%2529.svg/langeo-640px-EuroAzerbaiy%25C3%25A1nAnterior_%25281991-2013%2529.svg.png&w=640&q=50)
Eŭrovido-Kantokonkurso 2012
57-a eldono de eŭropa kantokonkurso / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 estis la 57-a eldono de la tut-Eŭropa muzik-konkurso. Ĝi okazis la 22-an, 24-an kaj 26-an de majo 2012, en Bakuo, Azerbajĝano. Azerbajĝano gajnis la rajton por gastigi la konkurson, post kiam la duopo Eldar Qasımov kaj Nigar Camal venkis la Eŭrovido-Kantokonkurson 2011 per la kanto "Running Scared."
Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso ![]() | ||
Komenco | 22-a de majo 2012 vd | |
Fino | 26-a de majo 2012 vd | |
Geografia situo | 40° 20′ 39″ N, 49° 51′ 1″ O (mapo)40.344249.8502 | |
Lando(j) | Azerbajĝano vd | |
Situo | Bakuo | |
| ||
Moto | Light Your Fire! | |
Retejo | Oficiala retejo | |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8c/ESC_2012_Map.svg/640px-ESC_2012_Map.svg.png)
Entute 42 landoj partoprenis la eventon, unu malpli ol la rekorda numero de 2008 kaj 2011. Montenegro revenis post dujara foresto, sed Pollando anoncis ĝian retiron pro financaj kialoj. Armenio origine decidiĝis partopreni, sed post pluraj duboj pri sekureco de ĝiaj artistoj retiris la partoprenon. Ĉar ĝia retiro okazis je 7-a de marto 2012, post la limtempo, la EBU monpunis Armenion, kaj minacis malpermesi la landon de venontaj konkursoj, se ĝi ne dissendis la plenan eventon.
La konkurso havis la saman strukturon kiel la kvar antaŭaj okazaĵoj, kun du duonfinaloj por elekti 10 finalistojn en ĉiu duonfinalo. En la finalo, la 20 finalistoj aliĝis al la "kvin grandaj" landoj, kiuj ekonomie plej kontribuas al la evento, kune kun la gastiga lando, Azerbajĝano. Pro tio, la finalo havis 26 partoprenantojn.
La tri spektakloj havis tri prezentistojn: televidaj-personecoj Leyla Alijeva kaj Nargiz Berk-Petersen, kaj kantisto Eldar Qasımov, kiu venkis pasintjare kun Nigar Camal. La loko, Bakua Kristala Halo, konstruiĝis inter septembro de 2011 kaj aprilo de 2012 specife por gastigi la konkurson.