Eldar Qasımov
azerbajĝana kantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Eldar Qasımov (ankaŭ latinliterigata Gasimov kaj Kasimov; naskiĝis la 24-an de septembro 1989 en Bakuo) estas azerbajĝana kantisto.[1]
Eldar Qasımov | |
---|---|
Eldar Gasimov en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de junio 1989 (1989-06-04) (35-jaraĝa) en Bakuo |
Ŝtataneco | Azerbajĝano |
Alma mater | Bakua Slava Universitato |
Okupo | |
Okupo | kantisto televida prezentisto |
Qasımov en 2001 komencis studi pianludadon en sia hejma urbo Bakuo. En 2004 kaj 2008 li ricevis stipendiojn, kiuj interalie permesis al li plustudi kantadon kaj aktoradon en Germanio.[2] Krome li finis studon de la fako internaciaj rilatoj en la altlernejo Bakı Slavyan Universiteti de sia hejmurbo. Momente li magistriĝas tiufake.[3] Li flue parolas la germanan, anglan kaj rusan.
En 2011 li kune kun sia kolegino Nigar Camal gajnis la azerbajĝanan nacian konkurson (Milli seçim turu) prepare al la Eŭrovido-Kantokonkurso. Je la duopa nomo „Ell & Nikki“ ili en majo 2011 reprezentis sian landon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011 en Duseldorfo, Germanio. Per la anglalingva kanto Running Scared kaj per 221 konkursaj poentoj la 14-an de majo gajnis la konkurson - antaŭ Raphael Gualazzi el Italio (189 poentoj) kaj Eric Saade el Svedio (185 poentoj). En la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo li estis unu el tri prezentistoj.