![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/46/ESC_1968_Map.svg/langeo-640px-ESC_1968_Map.svg.png&w=640&q=50)
Eŭrovido-Kantokonkurso 1968
eŭropa televida kantokonkurso / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 13-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 6-an de aprilo 1968 en Londono. Estis jam la tria konkurso kiu estis aranĝata en la brita ĉefurbo. Prezentis ĝin denove Katie Boyle.
Rapidaj faktoj eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso, Fino ...
Eŭrovido-Kantokonkurso 1968 | ||
---|---|---|
![]() | ||
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso ![]() | ||
Fino | 6-a de aprilo 1968 vd | |
Geografia situo | 51° 30′ 3″ N, 0° 10′ 39″ U (mapo)51.500944444444-0.17743611111112 | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
La konkurso de 1968 estis la unua elsendita en koloro. Post tre ekscita atribuado de poentoj la monda sukceso Congratulations de Cliff Richard atingis nur la 2-an rangon. Venkis kanto preskaŭ malkonata hodiaŭ: La, la, la de Massiel – unua venko por Hispanio. Origine Joan Manuel Serrat volis kanti por Hispanio, sed la hispania diktatoro Franco malpermesis kanton en kataluna lingvo.