From Wikipedia, the free encyclopedia
La episkopujo de Mazara del Vallo (latine: Diocesis Mazariensis) estas episkopujo de la Romkatolika Eklezio, sufragana de la ĉefepiskopujo de Palermo. Ĝi inkluziviĝas en la eklezia regiono Sicilio. En 2004 ĝi havis 220.659 baptitajn homojn, el totala nombro de 233.706 loĝantoj. Ĝia aktuala episkopo estas Domenico Mogavero.
Episkopujo de Mazara del Vallo | |
---|---|
Dioecesis Mazariensis latine | |
latina | |
Sufragana de | Ĉefepiskopujo de Palermo |
Eklezia regiono | Sicilio |
Eklezia provinco | Loko |
Episkopo | Domenico Mogavero |
Vikario | Giuseppe Ivan Undari |
Sacerdotoj | 94 inter kiuj 66 sekularaj kaj 28 regulaj 2.350 baptitaj de ĉiu sacerdoto |
Religiuloj | 35 viroj, 163 virinoj |
Loĝantoj | 235.600 |
Baptitaj | 220.906 (93,8% el ĉiuj) |
Areo | 1.374 km² en Italio |
Paroĥoj | 77 |
Fondita | 1093 |
Rito | roma |
Katedralo | Plej Sankta Savanto |
Patrona sanktulo | Sankta Vito, kunpatrono Dipatrino |
Adreso | Piazza della Repubblica 6, 91026 Mazara del Vallo |
Retejo | www.diocesimazara.it |
Datoj el Pontifika Jarlibro 2007 rilataj je la 2006 * * | |
Katolika eklezio en Italio | |
Episkopujo de Mazara del Vallo | |
---|---|
Episkopujo | |
diocezo de Katolika Eklezio [+] | |
Lando | Italio |
Regiono | Sicilio |
Akvokolektejo | 1 374 km² (137 400 ha) [+] |
Areo | 1 374 km² (137 400 ha) [+] |
Loĝantaro | 228 603 [+] (2019) |
Denseco | 166,38 loĝ./km² [+] [+] |
Vikimedia Komunejo: Roman Catholic Diocese of Mazara del Vallo [+] | |
En TTT: Oficiala retejo [+] | |
La episkopuja teritorio inkluzivas 13 komunumojn: Mazara del Vallo, Marsala, Petrosino, Campobello di Mazara, Castelvetrano, Salemi, Vita, Partanna, Santa Ninfa, Gibellina, Salaparuta, Poggioreale kaj Pantelleria.
La episkopa seĝo estas en Mazara del Vallo, kie estas la Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto.
La teritorio estas dividita en 77 parokoj.
La episkopujo de Mazara del Vallo, inter la plej antikvaj en Sicilio, fondiĝis en 1093 de Normandoj, precize de la "granda grafo" Roĝero de Altavilla, post liberigo el longa araba regado.
Komence tre vasta, ĝi etendiĝis ek la enmarejo de Belice ĝis apud Palermo. Fakte, ĝi inkluzivis la nunan provincon de Trapani kaj parton de la provinco de Palermo
La unua episkopo estis Étienne de Rouen (1093-1142), parenco de la grafo Roĝero, benediktano el abatejo de Sankta Eŭfemio en Kalabrio.
En 1584 konstruiĝis la episkopuja seminario.
En 1797 antaŭ la episkopo, la pastraro kaj fidelularo, laŭlegende la bildo de Madono de la Paradizo plurfoje movigis siajn okulojn. Poste okazis regula kanona proceso, post kio la bildo kroniĝis en 1803.
En majo 1844, kiam fondiĝis la episkopujo de Trapani, episkopoj de Mazara havis redukton de sia jurisdikcio, avantaĝante la novan episkopujon kaj la ĉefepiskopujo de Monreale.
Posta teritoria pliiĝo okazis la 24-a de septembro 1950, kiam la komunumoj Alcamo, Castellammare del Golfo kaj Calatafimi-Segesta aliĝis al la episkopujo de Trapani. La insulo Pantelleria realiĝis al la episkopujo de Mazara.
La episkopujo festis, en 1993, la naŭan jarcenton ekde sia fondo. Okaze de tio, papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis la episkopujon: memorante la okazon, la tiama episkopo Emanuele Catarinicchia lokigis antaŭ la katedralo kolonon de la antikva normana katedralo, kun subskribo ĉe la bazo.
Jen la listo de episkopoj ekde la episkopuja fondo[1][2].
jaro | loĝantoj | sacerdotoj | diakonoj | religiuloj | parokoj | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
baptitaj | totalo | % | nombro | sekularaj | regularaj | baptitaj de ĉiu sacerd. |
viroj | virinoj | |||
1950 | 275.800 | 275.800 | 100,0 | 223 | 189 | 34 | 1.236 | 42 | 314 | 58 | |
1970 | 226.183 | 227.183 | 99,6 | 140 | 120 | 20 | 1.615 | 29 | 226 | 56 | |
1980 | 229.700 | 236.900 | 97,0 | 114 | 80 | 34 | 2.014 | 42 | 230 | 61 | |
1990 | 222.723 | 231.562 | 96,2 | 103 | 68 | 35 | 2.162 | 41 | 216 | 78 | |
1999 | 223.358 | 234.693 | 95,2 | 100 | 70 | 30 | 2.233 | 36 | 241 | 77 | |
2000 | 223.124 | 233.951 | 95,4 | 101 | 71 | 30 | 2.209 | 36 | 241 | 77 | |
2001 | 223.250 | 234.592 | 95,2 | 100 | 72 | 28 | 2.232 | 34 | 241 | 77 | |
2002 | 223.025 | 234.295 | 95,2 | 95 | 71 | 24 | 2.347 | 30 | 241 | 77 | |
2003 | 222.965 | 233.592 | 95,5 | 96 | 73 | 23 | 2.322 | 29 | 241 | 77 | |
2004 | 220.659 | 233.706 | 94,4 | 95 | 70 | 25 | 2.322 | 31 | 241 | 77 | |
2005 | 221.096 | 235.409 | 93,9 | 94 | 68 | 26 | 2.352 | 33 | 163 | 77 | |
2006 | 220.906 | 235.600 | 93,8 | 94 | 66 | 28 | 2.350 | 35 | 163 | 77 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.