Endemiaj birdoj de Karibio estas unu el serio haviganta informon pri endemioj inter birdoj en diversaj zoogeografiaj zonoj tutmondaj. Por pliaj detaloj pri tiu temo vidu artikolon Endemiismoj ĉe birdoj . La geografia karaktero de Karibio kiel aro de insuloj kaj insularoj difinas sian specialan statuson de mondoregiono kie estas multaj endemioj.
Priotelus temnurus (Kuba trogono), endemia de Kubo.
Tiu regiono rimarkindas ne nur pro granda nombro de endemiaj specioj, sed ankaŭ pro endemioj en tre alta nivelo de la taksonomia grupigo kia estas familio.
Familinivelaj endemioj
Jenaj familioj estas endemiaj en la regiono:
Duledoj , paserina familio, kiu enhavas ununuran specion troviĝantan nur en la insulo Hispaniolo .
Todiedoj , familio de kvin specioj, troviĝanta nur en la Grandaj Antiloj .
Genronivelaj endemioj
Krom la genroj de la supraj familioj, la jenaj genroj estas endemiaj de la regiono:
Margarops , kun unu specio, nome la Perlokula margaropo
Priotelus , kun du specioj, la Kuba trogono and Hispaniola trogono
Kvin genroj troviĝas nur en Hispaniolo :
Nesoctites , kun unu specio, nome la Antila pikumno
Phaenicophilus , kun du specioj, la Nigrakrona fenikofilo kaj la Grizkrona fenikofilo
Calyptophilus , kun du specioj, la Orienta kaliptofilo kaj la Okcidenta kaliptofilo
Microligea , kun unu specio, nome la Verdavosta parulio
Xenoligea , kun unu specio, nome la Hispaniola parulio
Kvin genroj troviĝas nur en Jamajko :
Pseudoscops , kun unu specio, nome la Jamajka strigo
Trochilus , kun du specioj, la Ruĝbeka troĥilo kaj la Nigrabeka troĥilo
Loxipasser , kun unu specio, nome la Flavŝultra Loksipasero
Euneornis , kun unu specio, nome la Eŭneorno
Nesopsar , kun unu specio, nome la Nesopsaro
Unu genro troviĝanta nur en Puerto Rico :
Nesospingus , kun unu specio, nome la Nesospingo
Tri genera genroj troviĝas nur en Kubo :
Ferminia , kun unu specio, nome la Zapata troglodito
Cyanolimnas , kun unu specio, nome la Zapata ralo
Torreornis , kun unu specio, nome la Zapata pasero
Xiphidiopicus , kun unu specio, nome la Kuba verda pego
Tri genera genroj troviĝas nur en Malgrandaj Antiloj :
Ramphocinclus , kun unu specio, nome la Ramfocinklo
Cinclocerthia , kun du specioj, nome la Griza cinklocertio kaj la Bruna cinklocertio
Allenia , kun unu specio, nome la Alenio
Krom tiuj genroj, altaj proporcioj de la specioj membroj de aliaj genroj estas endemiaj de Karibio.
Specioj endemiaj de Hispaniolo
Hispaniola buteo
Hispaniola kukolo
Ruĝgorĝa kukolo
Cindrovizaĝa turstrigo
Hispaniola sifonoro
Hispaniola kaprimulgo
Hispaniola smeraldulo
Hispaniola trogono
Specioj endemiaj de Jamajko
Jamajka kaprimulgo
Jamajka kolibro
Nigrabeka troĥilo
Ruĝabeka troĥilo
Jamajka todio
Jamajka pego
Jamajka tirano
Jamajka kontopo
Specioj endemiaj de Puerto-Riko
Puerto-Rika smeraldulo
Puerto-Rika todio
Puerto-Rika pego
Puerto-Rika kontopo
Puerto-Rika miarĥo
Aliaj specioj endemiaj de la Grandaj Antiloj
Malgranda melisugo
Grandantila tirano
Stolida miarĥo
Orhirundo
Specioj endemiaj de la Malgrandaj Antiloj
Grenada kolombo
Dominika amazono
Sanktalucia amazono
Sanktavincenta amazono
Imperia amazono
Martinika pinglovostulo
Purpurgorĝa eŭlampo
Blukapa kolibro
Gvadelupa melanerpo
Kariba kontopo
Sanktalucia kontopo
Grenada miarĥo
Malgrandantila miarĥo
Lerminia turdo
Larĝavosta ramfocinklo
Skvambrusta alenio
Aliaj specioj endemiaj de la regiono