From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kuba amazono (Amazona leucocephala), konata ankaŭ kiel Kuba papago, blankkapa papago aŭ rozgorĝa papago, estas papago mezgranda ĉefe verda kiu troviĝas en malsekaj kaj sekaj arbaroj de Kubo, de Bahamoj kaj de Kajmana Insularo en Karibio.[1][2] Kvankam ili estis observita en la naturo en Puerto-Riko, ili estas probable la rezulto de fuĝintaj maskotoj, kaj oni ne registris reproduktadon.[3] La specio apartenas al la Novtropisa genro Amazona.
Kuba amazono | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kuba amazono | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La Kuba amazono estas mezgranda papago 28–33 cm longa.[4] Ĝi estas ĉefe verda kun kelkaj bluaj plumoj en siaj flugiloj.[5] La verdaj plumoj havas nigran finan bordon.[6] La malsupra vizaĝo, mentono kaj gorĝo estas rozkoloraj, kaj ĝia frunto kaj okulringoj estas blankaj.[5] La etendo de la variaj koloroj de la kapo, la etendo de la rozkoloro en la supra brusto, kaj la etendo de la malbrila ruĝo sur la ventro varias inter la subspecioj.[2][6] Ties irisoj estas paloliv-verdecaj, ties beko estas korno-kolora, kaj la plumoj super la oreloj estas nigrecaj.[6] La kruroj estas rozkoloraj.[6] La junulo havas malmulton aŭ nenion ruĝan en la ventro, malpli da nigra en la bordoj de la verdaj plumoj, kaj kelkaj el la plumoj sur la pinto de sia kapo estas palflavaj pli ol blankaj.[6] . . .
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.