From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nana vireo (Vireo nanus) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinaj birdoj ter- al verdokoloraj. Ĝi troviĝas en la Dominga Respubliko kaj Haitio kaj pro tio ĝi povus esti nomata ankaŭ kiel Hispaniola vireo, kiel en la sveda. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj.
Nana vireo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nana vireo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vireo nanus (Lawrence, 1875) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas malgranda birdo grizeca supre kun blankeca ŝultra flugilstrio kaj dua pli svaga pli sube. En la grizeca vizaĝo videblas griza traokula strio inter helaj superokula strio (pli markata) kaj malgranda subokula makuleto (pli svaga). La beko estas mallonga kompare kun aliaj samgenranoj kaj la iriso estas blankeca. La subaj partoj estas sablokoloraj al blankecaj kun nuancflava makulo en brusto kaj pli flavaj flankoj kaj ventro. La kruroj estas bluecgrizaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.