From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kariba kolombo (Patagioenas caribaea) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Amerikaj kolomboj nome Patagioenas. La plej proksima parencoj estas la Strivosta kolombo kaj la Ĉilia kolombo, kiuj formas kladon ene de la genro Patagioenas por specioj kun fina vostostrio kaj brilega plumaro en siaj koloj.(Johnson et al., 2001)
Kariba kolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas endemismo en Jamajko. Ties natura medio estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj aŭ montarbaroj. La specio estas minacata de mediperdo. Ĝi malpliiĝis ekde la 19-a jarcento unue pro troa ĉasado kaj poste pro arbarhakado por homaj loĝejoj kaj terkulturejoj; lastatempe estas inter 3,000 kaj 10,000 ekzempleroj.
Ĝi estas granda (ĉ. 41 cm longa) kaj malhela kolombo. La plumaro estas blugriza ĉefe ĉe flugiloj kaj pli malhelgriza en flugilpintoj kaj vostopinto, sed kun rozkolora nuanco en la resto de la korpo. En vosto estas nigra antaŭfina strio disde la griza komenca duono. La beko estas nigra kaj la kruroj estas ruĝaj. Plenkreskuloj havas verdecajn brilkolorojn dorse de la kolo kaj ĉe nuko. La okulringo estas ruĝa. La voĉo estas “kru-kru-kruuu”.
Ili manĝas en grupoj fruktojn aŭ semojn. La neston oni konstruas alte en arbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.