From Wikipedia, the free encyclopedia
Emil KREBS (naskiĝis la 15-an de novembro 1867 en Freiburg in Schlesien, mortis la 31-an de marto 1930 en Berlino) estis germana sinologo. Li laboris kiel interpretisto en la ambasado de Germanio en Ĉinio. Li parolis flue ĉirkaŭ sesdek lingvojn kaj ekzemple lernis la armenan lingvon ene de naŭ semajnoj.
Emil Krebs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1867 en Świebodzice, Reĝlando Prusio, Nordgermana Federacio |
Morto | 31-an de marto 1930 (62-jaraĝa) en Berlino, Respubliko Prusujo, Vajmara Respubliko |
Tombo | sudokcidenta tombejo de Stahnsdorf |
Lingvoj | germana • Nordĉina dialektaro • mongola • manĉura • turka • finna • japana • araba • tibeta • franca • greka • itala • rusa • hispana • armena • albana • kartvela • hebrea • java • korea • latina • persa • urduo • nivĥa • sanskrito • birma • guĝarata • hindia • irlanda • sinhala • angla • portugala • burjata • tatara • ukraina • eŭska • pola |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino Universitato de Vroclavo |
Okupo | |
Okupo | diplomato ĉinologo tradukisto poligloto |
Post lia morto oni elprenis lian cerbon, kiun la Universitato de Duseldorfo ankoraŭ konservas. Ekzameninte ĝin en 2004, oni konstatis, ke certa parto de la cerbo (la Broca-regiono, kiu ligiĝas al la lingvolernado) estas pli forte evoluinta ol tiu de aliaj homoj. Oni ne scias, ĉu la evoluo estis respondo al la lernado aŭ genetike fiksita afero.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.