Elizabeto la 2-a (Britio)
reĝino (1952–2022) de Unuiĝinta Reĝlando kaj de aliaj landoj de la Komunumo de Nacioj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝia Reĝina Moŝto, Elizabeto la 2-a de la Unuiĝinta Reĝlando, plennome angle Elizabeth Alexandra Mary WINDSOR [alizabet alegzandra mari ŭinza] (naskiĝis la 21-an de aprilo 1926, mortis la 8-an de septembro 2022[1]) estis la reĝino de Britio kaj Nord-Irlando, surtronigita en 1952. Ŝi estis ankaŭ la estro de la Brita reĝa familio.
Elizabeto la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝino de la Unuiĝinta Reĝlando kaj de la aliaj Komunumaj Reĝlandoj | |||||
Elizabeto la 2-a en 1959 | |||||
Antaŭulo | Georgo la 6-a, ŝia patro | ||||
Sekvanto | Karlo la 3-a, ŝia filo | ||||
Kronado | 2-an de junio 1953 | ||||
Persona informo | |||||
Elizabeth II | |||||
Naskonomo | Elizabeth Alexandra Mary Windsor | ||||
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1926 (1926-04-21) en Mayfair, Londono, Anglio | ||||
Morto | 8-an de septembro 2022 (2022-09-08) (96-jaraĝa) en Kastelo Balmoral | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | plena kadukiĝo • nekonata valoro vd | ||||
Tombo | King George VI Memorial Chapel vd | ||||
Religio | Eklezio de Anglio • Eklezio de Skotlando vd | ||||
Etno | Britoj vd | ||||
Lingvoj | angla • franca vd | ||||
Loĝloko | Palaco Buckingham • Kastelo Windsor • Kastelo Balmoral • Domego Sandringham • Palaco Holyrood vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Windsor | ||||
Patro | Georgo la 6-a | ||||
Patrino | Elizabeth Bowes-Lyon | ||||
Gefratoj | Margareto de Britio vd | ||||
Edz(in)o | Princo Filipo, Duko de Edinburgo | ||||
Infanoj | Karlo la 3-a Princino Anne Princo Andrew, duko de Jorko Princo Edward, grafo de Wessex | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko artkolektanto aristokrato vd | ||||
| |||||
| |||||
reĝino de Britio kaj Nord-Irlando | |||||
Dum | 1952–2022 | ||||
Antaŭulo | reĝo Georgo la 6-a, ŝia patro | ||||
Sekvanto | reĝo Karlo la 3-a, ŝia filo | ||||
reĝino de Antigvo-Barbudo | |||||
reĝino de Aŭstralio | |||||
reĝino de Bahamoj | |||||
reĝino de Barbado | |||||
Dum | – 30-a de novembro 2021 | ||||
Sekvanto | (respubliko) prezidanto Sandra Mason | ||||
reĝino de Belizo | |||||
reĝino de Grenado | |||||
reĝino de Jamajko | |||||
reĝino de Kanado | |||||
reĝino de Nov-Zelando | |||||
reĝino de Papuo-Nov-Gvineo | |||||
reĝino de la Salomonoj | |||||
reĝino de Sent-Kristofo kaj Neviso | |||||
reĝino de Sent-Lucio | |||||
reĝino de Sent-Vincento kaj la Grenadinoj | |||||
reĝino de Tuvalo | |||||
ĉefo de la Komunumo de Nacioj | |||||
Dum | 1952–2022 | ||||
Antaŭulo | reĝo Georgo la 6-a, ŝia patro | ||||
Sekvanto | reĝo Karlo la 3-a, ŝia filo | ||||
reĝino de Pakistano | |||||
Dum | 1952–1956 | ||||
Antaŭulo | reĝo Georgo la 6-a | ||||
Sekvanto | (respubliko) | ||||
reĝino de Sudafriko | |||||
Dum | 1952–1961 | ||||
Antaŭulo | reĝo Georgo la 6-a | ||||
Sekvanto | (respubliko) | ||||
reĝino de Cejlono | |||||
Dum | 1952–1972 | ||||
Antaŭulo | reĝo Georgo la 6-a | ||||
Sekvanto | (respubliko) | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Elizabeto estis reĝino ankaŭ de dek kvar aliaj landoj kiuj daŭre havas la saman monarkon kiel Britio eĉ hodiaŭ, nome Antigvo-Barbudo, Aŭstralio, Bahamoj, Belizo, Grenado, Jamajko, Kanado, Nov-Zelando, Papuo-Nov-Gvineo, la Salomonoj, Sent-Kristofo kaj Neviso, Sent-Lucio, Sent-Vincento kaj la Grenadinoj, kaj Tuvalo. En ĉiu el tiuj ŝtatoj la regado de la monarko estas rekonata sendepende kaj la monarko estas reprezentata en ili fare de Guberniestro Ĝenerala, kiu estas nomumita en ties nomo laŭ la rekomendo de la loka administracio.
Elizabeto estis ankaŭ estro de la Komunumo de Nacioj (antaŭe la Brita Komunumo, angle British Commonwealth), la Ĉefkomandanto de la Brita Armeo, kaj ŝi estis la ĉefgubernisto de la Eklezio de Anglio. Ĉiuj landoj en kiuj regis Elizabeto la 2-a estas membroj de la Komunumo de Nacioj kaj ilia loĝantaro ampleksas ĉirkaŭ 130 milionojn da loĝantoj. La Komunumo ankaŭ inkludas landojn kies ŝtatestro ne estis Elizabet la 2-a, sed ŝi funkciis kiel la estro de la organizo.
Komence de ŝia regado, en 1952, ŝia regno estis submetita al sep ŝtatoj, kaj dum ŝia permanenta ofico ŝi regis en 32 malsamaj ŝtatoj. Dum ŝia permanenta oficado multaj landoj kiuj estis sub la regado de la Brita Imperio akiris sendependecon, sed kelkaj daŭre vidis ŝin kiel sia simbola reĝino ĝis ili nomumis lokan ŝtatestron (kutime prezidanto).
Ŝi festis la 50-an jaron de sia tronado en 2002, kaj la 60-an en 2012. La 9-an de septembro 2015 ŝi preterpasis la rekordon de Viktoria kaj fariĝis la plej longe tronanta monarĥo en la historio de Britio kaj Anglio. Ekde oktobro 2016, sekvante la morton de Rama la 4-a Reĝo de Tajlando, ŝi estas la plej longdaŭra landgvidanto en la mondo.
Ŝiaj povoj estas teorie ampleksaj, sed praktike ŝi ne ekzercas ilin. Preskaŭ ĉiuj ŝiaj agoj, precipe en la politika sfero, estas faritaj nur por simbolaj kaj ceremoniaj celoj. Ekzemple, prezentante novan registaron en Britio, ŝi legas la paroladon skribitan de la elektita ĉefministro. En januaro 2013 escepto al tiu situacio okazis en Britio: leĝoj rilatigantaj al la brita monarkio estis alportitaj al la aprobo de Elizabeth la 2-a aŭ ŝia filo Karlo, kaj kelkaj estis malaprobitaj per ili.