politikisto de Barbado From Wikipedia, the free encyclopedia
Sandra MASON (naskiĝis la 17-an de januaro 1949) estas civitanino, juristino kaj politikistino de la ŝtato Barbado en Karibio. Ekde januaro 2018 ŝi estis la ĝenerala guberniestro de Barbado, do la loka reprezentanto de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, kiu estis la ŝtatestro de Barbado - ekde 1953 la reĝino Elizabeto la 2-a. Guberniestroj estas deklarataj de la monarko laŭ la konsilo de la ĉefministro. La 30-an de novembro 2021 ŝi iĝis la unua ŝtata prezidanto de Barbado, kiam la lando ĉesis esti konstitucia monarkio kaj fariĝis respubliko.[1]
Sandra Mason | |||||
---|---|---|---|---|---|
Prezidanto de Barbado | |||||
Persona informo | |||||
Sandra Mason | |||||
Naskonomo | Sandra Prunella Mason | ||||
Naskiĝo | 17-an de januaro 1949 (75-jaraĝa) en Sankta Filipo | ||||
Ŝtataneco | Barbado vd | ||||
Alma mater | fakultato pri juro de la universitato de Windsor Hugh Wooding Law School (en) Universitato de Karibio University of the West Indies - Cave Hill Campus (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | juĝisto politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
8-a ĝenerala guberniestro de Barbado | |||||
Dum | 2017–2021 | ||||
Sekvanto | (respubliko) | ||||
1-a prezidanto de Barbado | |||||
Dum | 30-a de novembro 2021– | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi estis trejnata advokato kiu funkciis kiel Apelacia kortuma juĝisto en Sankta Lucio kaj kiel juĝisto en Barbado. Plue ŝi funkciis kiel prezidanto de la komisiono de la Karibia Komunumo por analizi regionan integriĝon, iĝis ambasadoro de Barbado, kaj estis la unua virino en juĝeja posteno de la plej supra jura kortumo de la lando. Ŝi estis la unua nomumito de Barbado en la arbitracia kortumo de la sekretariejo de la Komunumo de Nacioj. Fine de 2017, ŝi estis nomumita kiel la 8-a ĝenerala guberniestro de Barbado, kun oficperiodo komenciĝanta la 8-an de januaro 2018. Samtempe kun ŝia nomumo, ŝi estis premiita per la Lorda Grandkruco en la Ordeno de Sankta Mikaelo kaj Sankta Georgo. Poste ŝi iĝis la kanceliero de la Ordeno de Naciaj Herooj, la Ordeno de Barbado kaj la Ordeno de Libereco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.