![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2d/Queen_Elizabeth_the_Queen_Mother_portrait.jpg/640px-Queen_Elizabeth_the_Queen_Mother_portrait.jpg&w=640&q=50)
Elizabeth Bowes-Lyon
From Wikipedia, the free encyclopedia
Elizabeth Bowes-Lyon, aŭ Elizabeto, la reĝina patrino (4-a de aŭgusto 1900 – 30-a de marto 2002), estis 1936–1952 reĝino de Grand-Britio kaj Nord-Irlando (ne reganta mem, sed edzino de reĝo Georgo la 6-a).
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c8/ElizabethBowes-Lyon.jpg/180px-ElizabethBowes-Lyon.jpg)
Lady Elizabeth Bowes-Lyon estis la plej juna filino de Claude George Bowes-Lyon, 14-a grafo (earl) de Strathmore kaj Kinghorne. Ŝi geedziĝis la 26-an de aprilo 1923 kun Alberto, princo de Jorko, dua filo de reĝo Georgo la 5-a. Tiu geedziĝo iĝis populara en la lando, ĉar ĝis tiam angla princo kutimis edziĝi al alilanda princino.
La 11-an de decembro 1936, Eduardo la 8-a abdikis kaj edzo de Elizabeto iĝis reĝo, kun la nomo Georgo la 6-a. Elizabeto neniam pardonis al Eduardo, ke li abrupte abdikis.
Elizabeto kaj Georgo havis du filinojn:
- Elizabeth Alexandra Mary, 21-a de aprilo 1926, iĝis poste reĝino Elizabeto la 2-a
- Margaret Rose, princino Margareta, 21-a de aŭgusto 1930 – 9-a de februaro 2002
Kiam ŝia edzo mortis je la 6-a de februaro 1952 kaj Elizabet la 2-a surtroniĝis, la pli frua reĝino oficiale iĝis "Ŝia Moŝto reĝino Elizabet, la Reĝino patrino", populare nomata Queen Mum ("Reĝino-Panjo"). Ŝi restis plej estimita ano de la reĝa familio.
- Kategorio Elizabeth Bowes-Lyon en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)