Eleanor Roosevelt
From Wikipedia, the free encyclopedia
Anna Eleanor ROOSEVELT (n. 11-a de oktobro 1884 – 7-a de novembro 1962) estis unua damo de Usono ekde 1933 al 1945. Ŝi subtenis la projekton New Deal de sia edzo, prezidanto Franklin D. Roosevelt, kaj rolis kiel porparolanto por civilrajtoj. Post la morto de sia edzo en 1945 ŝi daŭris kiel internacie eminenta verkisto kaj oratoro por la Koalicio New Deal. Ŝi laboradis por plibonigi la statuson de laborantaj virinoj, kvankam ŝi oponis la Amendon de Egalaj Rajtoj ĉar ŝi kredis ke ĝi malfavore influus virinojn.
Eleanor Roosevelt | |||||
---|---|---|---|---|---|
Eleanor Roosevelt (oficiala portreto) | |||||
Persona informo | |||||
Eleanor Roosevelt | |||||
Naskonomo | Anna Eleanor Roosevelt | ||||
Naskiĝo | 11-a de oktobro 1884 en Novjorko, Nov-Jorkio, Usono | ||||
Morto | 7-a de novembro 1962 en Novjorko, Nov-Jorkio, Usono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Home of Franklin D. Roosevelt National Historic Site vd | ||||
Religio | episkopanismo | ||||
Etno | usonanoj vd | ||||
Lingvoj | angla • franca vd | ||||
Loĝloko | Nov-Jorko • Vaŝingtono • Hyde Park vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | La Nova Lernejo • Allenswood Boarding Academy vd | ||||
Partio | Demokrato | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Roosevelt family vd | ||||
Patro | Elliott Bulloch Roosevelt vd | ||||
Patrino | Anna Hall Roosevelt vd | ||||
Gefratoj | Hall Roosevelt vd | ||||
Edz(in)o | Franklin D. Roosevelt | ||||
Infanoj | Anna Eleanor, James, Elliott, Franklin, John | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato • verkisto • aŭtobiografo • politikisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • ĵurnalisto • pacaktivisto • homrajta aktivulo vd | ||||
Laborkampo | homaj rajtoj • politiko • filantropio vd | ||||
Aktiva en | Vaŝingtono • Nov-Jorko vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Delegito de Usono por Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj | |||||
Dum | 31-a de decembro 1946 – 31-a de decembro 1952 | ||||
Prezidento | Harry S. Truman | ||||
Prezidento kaj prezidanto de Unuiĝintaj nacioj por Homaj Rajtoj | |||||
Dum | 1946 – 1952 | ||||
Antaŭulo | Nova pozicio | ||||
Sekvanto | Charles Malik | ||||
Prezidanto de Prezidenta Komisiono por Statuso de Virinoj | |||||
Dum | 1961 – 1962 | ||||
Prezidento | John F. Kennedy | ||||
Antaŭulo | Neniu | ||||
Sekvanto | Esther Peterson | ||||
Unua damo de Usono | |||||
Dum | 4-a de marto 1933 – 12-a de aprilo 1945 | ||||
Prezidento | Franklin D. Roosevelt | ||||
Antaŭulo | Lou Henry Hoover | ||||
Sekvanto | Elizabeth "Bess" Wallace Truman | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En la 1940-aj jaroj ŝi estis unu el la kunfondintoj de la Libereca Domo kaj subtenis la formadon de Unuiĝintaj Nacioj. Eleanor Roosevelt fondis la UN-Asocion de Usono en 1943 por pligrandigi subtenon por UN. Ŝi estis delegito al UN Ĝenerala Asembleo de 1945 kaj 1952, tasko por kiu ŝi estis asignita de Prezidanto Harry S. Truman kaj konfirmita de la Usona Senato. Dum sia daŭro ĉe Unuiĝintaj nacioj, ŝi estris la komitaton, kiu malnetigis kaj aprobis la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. Prezidento Truman nomis ŝin la "Unua Damo de la Mondo" omaĝe de ŝiaj atingoj pri homaj rajtojn.[1]
Estante aktiva en politiko por la cetero de sia vivo, ŝi estris la pioniran komitaton de John F. Kennedy, kiu helpis lanĉi novan ondon de feminismo, la Prezidanta Komisio pri la Statuso de Virinoj. Ŝi estis unu el la plej estimataj usonanoj de la 20-a jarcento, laŭ la Listo de Vaste Estimataj Personoj de Gallup.[2]