Premio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Premio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj estas donita de Unuiĝintaj Nacioj al individuoj aŭ asocioj, kiuj plenumis rimarkindan laboron por protekti aŭ antaŭenigi homajn rajtojn. Kreita la 19an de decembro 1966 per la rezolucio 2217 de la Ĝenerala Asembleo, ĝi estis prezentita unuafoje la 10an de decembro 1968, okaze de la dudeka datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj estis atribuita ĉiun kvinan jaron de tiam.
Rapidaj faktoj homrajta honorigo, Organizanto ...
Premio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj | ||
homrajta honorigo | ||
---|---|---|
Organizanto | Unuiĝintaj Nacioj | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Fermi
Ĝi estas komparata al la Nobel-premio pri paco, sed sen mona rekompenso.