franclingva svisa esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Edmond PRIVAT [priva] (naskiĝis la 17-an deaŭgusto1889 en Ĝenevo, mortis la 28-an deaŭgusto1962) estis franclingva svisa esperantisto, doktoro pri historio, universitata profesoro, verkisto, ĵurnalisto kaj movada aktivulo el Svislando. Esperanton li eklernis en 1903. Lia verkaro konsistas el originalaj dramoj, poemoj, rakontoj, lernolibroj kaj libroj pri la Esperanto-movado. Lia unua edzino (1911-1926) estis franca esperantistino, Angèle Fallot.
Ekde 1932 Privat, amiko de Gandhi, estis prezidanto de la Eŭropa Komitato por la sendependeco de (Brita) Hindio. Li konsekvence daŭrigis sian agadon kontraŭ koloniismo kaj por justa rekono de Azio[1].
Privat lernis Esperanton komune kun sia samlernejano Hector Hodler en 1903. En la sama jaro ili fondis la gazeton Juna Esperantisto. En 1905 li kiel 16-jara junulo partoprenis la 1-an Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer, kien li per triaklasa vagonaro pilgrimis kaj kie li parolis kun matura elokventeco.
En jaro 1906 li kun sia amiko Hector Hodler kunorganizis la duan Universalan Kongreson en urbo Ĝenevo, kaj gastigis L. L. Zamenhof.
Privat en la Pariza universitato studis lingvosciencon kaj historion. Meritas specialan atenton liaj libroj franclingvaj pri historio kaj psikologio de popoloj. Privat prezidis internaciajn komitatojn kaj konferencojn por la liberigo de subpremitaj nacioj. Li estis pioniro de la popolklerigo kaj de la kooperativa sistemo en Svislando. Tiu meritplena vivo estas organisme traplektita de Esperanto-rilatoj.
En 1907 kaj 1908 li faris longajn propagandvojaĝojn tra Usono, Anglujo kaj Francujo, en 1911 en Ruslando kaj Mez-Eŭropo.
Li estis komitatano (unue "vickomitatano") de Universala Esperanto-Asocio ekde 1912. De 1920 ĝis 1934 li estis ĉefredaktisto (longtempe kun la titolo "gvidanto") de la oficiala organo, la revuo Esperanto. De 1924 ĝis 1928 li estis prezidanto de UEA, kaj samtempe prezidanto de Internacia Centra Komitato, sed rezignis post skandalo kiun li eliris tamen kiel senkulpulo. Privat antaŭenigis la internacian Esperanto-organizon en kaj ekster Universala Esperanto-Asocio.
Li verkis filologian studon Esprimo de Sentoj en Esperanto, estas aŭtoro de Ginevra kaj de poemaro Tra l' Silento. Aldone li aktivis sur pedagogia kampo kiel aŭtoro de la populara legolibro Karlo kaj de la Kursa lernolibro.
Pri sia spirituala vivo, Edmond Privat frekventis la Religian Societon de la Amikoj (Kvakeroj), konatan pro sia pacismo kaj sendogmeco. Li estis akceptita kiel ano de tiu Societo, ekde 1936. Ankaŭ en tiu religia societo Edmond Privat estis fame konata. Estis kun tiuj kvakeroj, ke Edmond Privat organizis prelegon de Gandhi en Laŭzano en 1931. Poste, kiam Gandhi reiris al sia lando, Edmond Privat kaj Yvonne Bouvier vojaĝis kun li sur la ŝipo. Li pasigis plurajn monatojn en Hindio.
Tiuj travivaĵoj estas la temo de lia franclingva libro Aux Indes avec Gandhi (En Indio, kun Gandhi). Al Gandhi kaj Nehru ligis lin ne nur admiro sed ankaŭ persona amikeco.
Dum la jaroj 1923 ĝis 1926 Privat estis honora konsilanto kaj vicdelegito de Irano ĉe la tiama Ligo de Nacioj. Li prezentis Esperanton krom al la tiama Ligo de Nacioj ankaŭ al la Internacia Labor-Oficejo kaj al la Universala Telegrafa Unuiĝo. Li estis brila organizanto, aranĝis plurajn internaciajn konferencojn, kiel pri instruado de Esperanto en Ĝenevo (1922), Komercan kaj Turisman Konferencon en Venecio (1923), Internacian Radio-Konferencon en Ĝenovo (1924), Konferencon de Komerco kaj Industrio en Parizo (1925), Konferencon Paco per lernejo en Prago (1927), kie Esperanto estis sola oficiala traduklingvo. Aparteninte al la plej elokventaj oratoroj li ricevis post morto de Zamenhof oficon fari ĉiujare la tradician kongresan paroladon ĉe la solena inaŭgura kunveno.
Edmond Privat, kvankam ĵurnalisto por socialisma gazeto La sentinelo, ne aliĝis al Sennacieca Asocio Tutmonda, la organizo por maldekstruloj.
Unu el la grandaj meritoj de Edmond Privat estis la enkonduko en 1946 de esperantlingvaj elsendoj ĉe Svisa Mallongonda Radio (poste nomata Svisa Radio Internacia). Tiujn elsendojn li mem realigis ĝis sia morto en 1962, post kiam la laboron daŭrigis Claude Gacond dum 30 jaroj, ĝis la ĉeso de la esperantaj elsendoj de SRI en 1992.
En la jaro 1932 li skribis franclingve en La sentinelo pri la tragika pereo de 12 laboristoj en urbo Ĝenevo okaze de kontraŭfaŝista manifestacio. La laboristaro ne falu en kaptilon de perforto, ne estas eble kontraŭbatili perforton per perforto. Tiu opinio venas el lia forta sinteno al la ideoj kaj ag-metodoj de Gandhi. Pri ĵurnalismo indas noti ankaŭ, ke Edmond Privat ofte skribis artikolojn en la ĵurnalo L'Essor, kaj estis ties redaktoro dum la periodo 1944-1949.
Edmond Privat estis profesoro en la Universitato de Neuchâtel.
„Ne ofte okazas, ke en la manojn de recenzisto trafas verko, kiu sukcesas ĝojigi lian iom cinikan koron. Tiuokaze, la malfacilaĵo estas teni la entuziasmon en la limoj de la malvarma prudento. Tiel estas ĉe la jena verko.
Elektante temon sur la kampo sociologia, verkisto plej ofte cedas al la tento utiligi elektitajn faktojn por prezenti “veron” tute sian. La fakto, ke en ĉi tiu verko mankas ia privata (!) ismo, kaj ke la aŭtoro sin limigas je severa esploro de faktoj, ofte dokumentitaj, estas sufiĉa rekomendo.
Kun majstra rezonado Privat penetras la nebulecan mistikismon vualantan la naciistan fervoron, kaj kondukas la leganton, paŝon post paŝo, al la fundamentaj kaŭzoj de tiu granda internacia spektaklo.
Neniam malica, li tamen trafe uzas ironion. Ekzemple, sur paĝo 17: “En la gazetaro de ——— ni diru Balavujo, por utiligi la algebran x kaj ofendi neniun — plurfoje en ĉiu gazetkolono vi legas bone konatajn esprimojn: gesto vere balava, nobleco tute balava, kuraĝo tipe balava, ne forgesante la balavan honestecon, la balavan elegantecon kaj la nekompareblan brilon de Balavujo ... Estas pluraj Balavujoj en la mondo”.
Multa spaco estas dediĉita al analizo de la senperforta rezisto organizita de Gandhi en 1930, rezisto, kiun la aŭtoro taksas kiel gravegan en la historio de ribelo, kvankam pro postaj okazaĵoj en Hindujo iuj eble malkonsentos pri ĝia valoro.
En la verko abundas diraĵoj vere okulfrapaj, kiaj: “La amo al patrujo altigas la homon super si mem. Ĵen ĝia belaĵo. Sed ne super sia mono. Jen ĝia manko.” “Kiel teni spegulon antaŭ leono dum ĝi
faras saltegon? Kiel proponi al blekanta nacio, ke ĝi turnu kontraŭ sin mem sian moralan kritikon kun ĝia mordo kaj acido?” “Granda popolo ĉiam havas ian sanktan taskon aŭ mision en iu aŭ alia epoko. Ĝi kutime konsistas devigi la plej malfortajn suferi ĝian superregon, kompreneble
“por ilia propra profito.” '“Kiam ni komprenos ĉian ekzistaĵon, kiel ĝi vidas sin mem, tiam la universo jam havos nenion por klarigi al ni, kaj ni konscie partoprenos ĝian signifon.”
Lia multa sperto ĉe la Ligo de Nacioj ebligas al D-ro Privat skizi aŭtentike la reagojn de diplomatoj en ilia intertraktado, kaj priskribi kun simpatia komprenemo la lukton de la nova 'ara' moralo kontraŭ la moralo individua aŭ naciista.
Akcentante la gravan rolon kiun Esperantismo kun sia interna mistiko povos ludi en la estonta socio, la aŭtoro finas per resumo plena de espero por la “nova ordo.”
La lingve kritikema leganto trovos malmulton por lin inciti. Interesaj estas kelkaj frazoj, kiaj, “. . . kiam vi frapetas pont, gratulante vin pri evitita malsano” “... montris la pordon al rusa ambasadoro”, “brulanta problemo”, “ fariĝas lavejo de malpuraj ĉemizoj kaj akra disputejo”.
Entute ĉi tiu reverko en Esperanto estas grava aldono al nia literaturo, kaj devus esti en la manoj de ĉiu studanto de mondaferoj.”
„Recenzi verkon de eminentulo estas ja delikata kaj danĝera tasko, eĉ mi
riskus diri — nenecesa, kiam — kiel en ĉi tiu kazo — la aŭtoro jam atingis merititan famon interalie pere de verkoj, ĉu lernigaj, ĉu historiaj, ĉu literaturaj, kiuj fulmece trakuris Esperantujon.
La «Aventuroj de Pioniro» — personaj rememoroj — konsistas el 55 prelegoj verkitaj de la aŭtoro inter oktobro de 1952 kaj junio de 1954 kaj disaŭdigitaj poste de la Berna radiostacio.
Ĉi tiu kolekto de «vivantaj» travivaĵoj, redaktitaj en rekte simpla, mirige klara stilo, estos valora dokumento por la historio de nia lingvo. Tiu ĉi libro kiun alte taksos ĉiu klera esperantisto estas impona galerio de elstaruloj: la konata komponisto Moscheles; la fama psikologo kaj filozofo W. James (rememoru pragmatismon!); W. Stead (spiritismo - esploristo); Prezidanto Roosevelt; la iamefama psikologo Flurnoj; Prezidanto W. Wilson, kreinto de la Ligo de Nacioj; Romain Rolland (ĉiam neforgesebla), ktp. ktp. Rimarkindaj estas la kortuŝaj renkontoj de la aŭtoro kun majstro Zamenhof, Gandhi patro kaj filo; Nehru...; kiom kore granda aperas nia Edmond Privat en ĉi tiuj
paĝoj kiuj atestas rektan konsciencon, grandan amon al la proksimularo, neordinare ekvilibran menson, senkondiĉan fidelon al la vero; kaj krom ĉio amon, grandan amon al la lingvo Esperanto kune kun plena konscio pri ĝia rolo por la evoluo de la Homaro. Tiu ĉi libro estas nekontestebla pruvo de la dumviva sindediĉo de la aŭtoro al nia afero, de lia senlaca strebado cele al ĉiam plua paŝ-et-eg-o antaŭen, al la fina venko, al la fakta realigo de idealo kiu estis, laŭ ĉiu povas konstati, la
vera Nordo de lia tuta vivo.
Kiel historia dokumento, kiel literatura verko ĉi tiu libro fakte meritas kaj rajte konkeros unuarangan lokon en la konstelacio de la Esperantista verkaro.”
„Dum la monato de Julio oni prifestis en Ĝenevo la 400a datrevenon de l'naskiĝo de Calvin kaj la 325-an datrevenon de l’fondo de l'kolegio kaj universitato de Ĝenevo. Je tiu okazo S-ro Edmond Privat skribis la ĉi supre cititan libreton, en kiu li skizas la historion de Ĝenevo kaj la rolon de la reformisto Calvin. La broŝuro enhavas kelkajn ilustraĵojn; i. a. belan
portreton de S-ro Ernest Navide (1816-1909). Multaj esperantistoj tralegos ĝin plezure.”
„Ni rekomendas precipe al novaj esperantistoj ĉi tiun beletran kajeron «Stafelo» per kiu reeldoniĝis kune konataj verkoj junaĝaj de Edmond Privat, la profesora koro de Esperantujo kaj inflinto de postaj verkistoj. Malmultaj restis en nia mezo, kiuj mem aŭskultis lian paroladon en la Flandra Operejo dum la 7a U.K. en Antverpeno (1911) Li tie emfaze markis Esperanton vivanta lingvo kaj poezie konvinke antaŭdiris «Pri la Esperanta Literaturo» (originala) brilan estontecon. La antaŭan jaron li estis vetkinta (tiel) triaktan lirikan dramon «Ginevra» laŭ keltdevena legendo, kun la konata noblatona «Dum viroj pri milito ĉiam pensas, Kaj gloron de I’ bataloj preparadas, Virina penso vidas Ia suferon En hejmoj kaj en vivo ĉiutaga»... En tia verko, kiel oni ĝin ankaŭ konas en la nacilingva literaturo el la sama tempo, oni sentas kvazaŭ la batalon de lirikisto kontraŭ la objektiviga formo de la dramo. Denove Antverpeno estis reprezentata ĉe la unua surscenigo dum la 9a U.K, en Berno (1913) La forpasintaj aktoroj Jules Verstraete kaj Hêlĝne (tiel) Bertryn ludis la rolojn de Lancelot kaj la Reĝino kaj partoprenis kiel amatoroj nia veterano Jan Jacobs («tre lerta. fortvoĉa Modredo») kaj la mortintaj pioniroj Oscar Van Schoor kaj Frans Schoofs. Ke la nemultaj simplaj poemoj de Privat daŭre plaĉas, pruvas ĉi tiu kvara eklono de «Tra l’silento» (1912) en kiu ni kun plezuro relegis «Lasta Kiso» kaj «lnfanoj», delikatsentajn versaĵojn kiuj, kvankam ne bezonante la modernajn neologismojn, tiam tamen ne povis malhavi sufiksrimojn. La libro ankaŭ entenas ses mallongfrazajn «prozaĵojn», fruajn specimenojn de la laŭdata klareco de la franclingva sviso Privat. Valêry iam skribis, ke la franca klareco tro ofte estas la klareco de... malplena glaso, sed ĉe nia aŭtoro lia kristala glaso entenas esperantan nektaron.”
„En 1913 mi, freŝebakita esperantistino, gvidis knabinan E-kurson en privata lernejo. Mi legis pri la Privat-metodoj kaj, ĉar ili ne estis vendataj en mia urbo, mi rekte mendis. La aŭtoro bonvolis sendi al mi la du libretojn — Kursa lernolibro kaj Karlo — kun afabla surskribo. Ili ambaŭ, kun la kajeroj de mia lernotempo, estas la unuaj libroj de mia E-biblioteko kaj Prof. Privat la unua klasikulo de mi legala, kroni la esperanta Krestomatio, de mi legita en la Grupo.
Privat estis tiam nova aŭtoro, Esperanto estis juna lingvo, E-literaturo faris siajn unuajn paŝojn. La vivo, bela aventuro, malfermiĝis antaŭ ni, rozkolora kaj promesplena. Kiom da okazintaĵoj la homaro trapasis de tiam! Privat, Universitata Profesoro, fariĝis unu el la elstaraj pioniroj de nia movado; Esperanta Literaturo plilarĝiĝis, pligrandiĝis kaj pliprofundigis... Kaj, nun,
preskaŭ post duonjarcento, mi emocie ricevas la numeron 5 de «Beletraj Kajeroj», prezentante al ni, sub la titolo «Junaĝa Verkaro», veran perlaron de nia granda E. Privat. Konsistas la kajero el kvar partoj, provoj el kvar literaturaj specoj, nome: oratorado, prozo, liriko kaj teatraĵo.
La unua estas prelego farita dum la sepa Universala Kongreso. Se ni spirite reiras en tian epokon, kiam E-literaturo estis ankoraŭ juna infano, kiam oni dubis
pri la ebleco de E-verkado kaj pri la utilo de E-beletro, ni povas kompreni kiel
inuite la aŭtoro pravis pri la afero, kies grandan progreson oui vidas interlinie antaŭdirita. La dua, prozaĵoj, entenas ses mallongajn rakontojn, ĉarmajn, purajn,
simplajn, emociigajn. Ili rememorigas al mi la stilon de «Karlo», la bela legolibro, jam menciita.
La tria, lirikaĵoj, estas bukedo de dekkvar poemoj, el ili dek, el la fama «Tra l’
Silento». La poezio de Privat posedas tian malfacilan «facilon», nur al grandaj poetoj rezervatan. Kvankam (se mi ne eraras) Privat estas franclingvano, li sekvas la «piedan metrikon», de la Majstro prezentitan kiel modelon por la E. versfarado.
Multaj poetoj forgesis tiun leĝon por nur sur la nombro aŭ sur la rimo fari la verson. Certe, nia literaturo povas permesi al si ĉiun regsistemon, eĉ la aliteracian sistemon provis Kalocsav, en la Kalevala Kanto. Tamen, ja pieda estas sendube la plej konvena al E. prosodio. Kaj fine, la kvara estas la kavalira dramo «Ginevra». Entute, Privat estas juna, idealista, larĝmensa poeto. Legante la verkojn, oni bedaŭras ke li ne plimulte laboras en la beletristika kampo, ĉar li devas en aliaj pli elstaraj kaj ne anstataŭeblaj postenoj deĵori por la bono de la Movado.
La verkon devas legi ĉiuj novaj kaj malnovaj Esperantistoj: la novaj vidos kiel, per la Fundamentaj rimedoj, oni povas krei perfektan ĉiuklasajn verkojn; la malnovaj rememoros siajn unuajn tempojn kaj emocie revivigos la unuajn legadojn.”
En 1926 li edziĝis al Yvonne Bouvier, kiu estis same aktiva esperantistino, akompananta lin dum esperantaj aranĝoj, en la loka agado kaj kiel kasistino de Svisa Esperanto-Societo.