usona filozofo (1842–1910) From Wikipedia, the free encyclopedia
William JAMES (n. la 11-an de januaro 1842, en Nov-Jorko - m. la 26-an de aŭgusto 1910, en Nov-Hampŝiro, Usono) estis usona filozofo, kiu cetere estis por-Esperanta homo[1], fakte kreis la terminon “pragmatismo”, kaj reprezentis influan rolon en la disvastigo de pragmatismo.
William James havis longan kaj brilan karieron en la Harvarda Universitato, kie li estis profesoro de psikologio, kaj fondinto de la funkcia psikologio. Li estas la pliaĝa frato de Henry James.
Lia pensmaniero rilatiĝas kun doktrino kiun li mem nomis radikala empirismo kaj aliaj empiriisma psikologio.
Li verkis Principoj de psikologio (1890), majstra verko de la scienca psikologio, kaj aliflanke La varioj de la religia sperto (1902), per kiu oni konsideras lin fondinto de la "Psikologio de la religio".
William James, en Varieties of Religious Experience, konsideris la membiografion de Algazelo, nome Liberigo el eraro de 1108 (Al-Munkid min al-dalal, arabe المنقذ من الظلال), grava dokumento pro "la pure literatura studento kiu dezirus atingi la internecon de religioj krom la kristana" pro la malabundo de registritaj personaj religiaj konfesoj kaj membiografia literaturo el tiu periodo ekster la kristana tradicio.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.