Christer Kiselman
sveda matematikisto kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
sveda matematikisto kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Christer Oscar KISELMAN (naskiĝis la 8-an de aprilo 1939 en Stokholmo) estas sveda matematikisto kaj esperantisto.
Christer Kiselman | |
---|---|
Fotita en 2014 fare de Mireille Grosjean en Colonia del Sacramento, Urugvajo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1939 (85-jaraĝa) en Stokholmo |
Lingvoj | Esperanto • sveda • franca • Germanio • jido |
Ŝtataneco | Svedio |
Alma mater | Universitato de Stokholmo |
Okupo | |
Okupo | matematikisto esperantisto |
TTT | |
Retejo | http://www2.math.uu.se/~kiselman/ |
Kiselman estis direktoro de Matematika Instituto de Universitato Uppsala (SE) de 1971 ĝis 1975 kaj en 1977. Li estis prezidanto de la komisiono pri edukado en la matematikaj kaj komputaj sciencoj tie, 1977-1983. De 1985 ĝis 1987 li estis vicdekano de la sekcio pri matematiko kaj fiziko ĉe Universitato Uppsala (SE) kaj poste dekano 1992–1996 por matematiko kaj komputoscienco. De 1987 ĝis 1988 li estis scienca direktoro ĉe Instituto Mittag-Leffler, Djursholm (SE).
Kiselman estas membro de pluraj sciencaj akademioj:
Kiselman membras en Akademio Internacia de San-Marino AIS ekde 1985.
En 1986 li estis elektita kiel vicprezidanto de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE). Li estis ĉefredaktoro de la lingvistika fakrevuo Esperantologio / Esperanto Studies (ok kajeroj publikigitaj 1999–2018).[1]
En 1992, li estis redaktoro de la revuo Matematiko translimen de la Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj.
Dum la 88-a UK 2003 en Gotenburgo (SE) kaj dum la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en 2011 en Kopenhago (DK) li estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato.
Christer Kiselman ekde 1989 estis membro de Akademio de Esperanto; lastatempe li oficis en ĝi kiel direktoro de la sekcio pri faka lingvo kaj membro en la sekcioj pri gramatiko, pri la ĝenerala vortaro kaj pri prononco. Ekde 2013 li estis la prezidanto de la Akademio,[2] kaj demisiis la 15-an de decembro 2015.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.