From Wikipedia, the free encyclopedia
Carl Friedrich Wilhelm CLAUS (2a de januaro 1835 – 18a de januaro 1899) estis germana zoologo. Li estis oponanto de la ideoj de Ernst Haeckel.
Carl Friedrich Wilhelm Claus | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1835 en Kaselo |
Morto | 18-an de januaro 1899 (64-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Elektoprinclando Hesio Reĝlando Prusio |
Alma mater | Universitato de Marburg Universitato de Gießen |
Familio | |
Patro | Heinrich Claus (en) |
Frat(in)o | Adolf Claus |
Okupo | |
Okupo | zoologo botanikisto krustacologo universitata instruisto natursciencisto |
Claus studis en la Universitato de Marburgo kaj en la Universitato de Gießen kun Rudolf Leuckart. Li laboris en la universitato de Würzburg. En 1863, li iĝis profesoro de zoologio en Marburgo, en 1870 en Göttingen kaj en 1873 en Vieno.[1] Li estis estro de la oceanografia esplorstacio en Trieste kaj estis specializita en marbiologio kaj lia intereso fokusiĝis al krustuloj. Dum sia esplorado en ĉelbiologio li stampis la vorton "fagocito".
Li estas konata pro la fakto ke Sigmund Freud startis siajn studojn pri la ankoraŭ nesolvita reproduktado de angiloj.[2][3][4]
El nombraj verkoj, jenaj gravas:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.