![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/83/Bill_Clinton_portrait_%25282015%2529.jpg/640px-Bill_Clinton_portrait_%25282015%2529.jpg&w=640&q=50)
William J. Clinton
42-a prezidento de Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
William Jefferson "Bill" CLINTON [ŬIljam ĜEfrsn (BIL) KLINtn] (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1946 en Hope, Arkansaso) estis la kvardek-dua prezidento de Usono, de 1993 ĝis 2001.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi
Lia edzino estas Hillary Rodham, kaj la paro havas unu filinon, Chelsea Victoria. Clinton estas baptisto.
Dum lia regado okazis:
- 1993- La afero de Samseksemuloj en la Militarmeoj
- 1993- La ago en Bosnio
- 1993- La sieĝo de Waco, Teksaso
- 1993- La unua atako kontraŭ la Mondkomerca Centro (World Trade Center) en Novjorko
- 1994- NAFTA - Nord-Amerika Liber-Komerca Akordo - inter Kanado, Usono, kaj Meksiko
- 1995- WTO World Trade Organization (Monda Organizaĵo pri Komerco, MOK)
- 1995- La bombado de registara konstruaĵo en Oklahoma City, Oklahomo
- 1998- Saddam Hussein de Irako ne permesis inspektojn de armiloj fare de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1999- Formala akuzo de Clinton, pri ĵurorompo pri seksafero kun Monica Lewinsky kaj por aliaj akuzaĵoj. Sed la senato lin absolvis.
- 1999- Milito en Kosovo, Serbio
- 2000- la kazo de Elian Gonzalez, la 6-jaraĝa kubano