Hillary Clinton
Usona politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hillary Rodham CLINTON (naskiĝis kiel Hillary Diane RODHAM la 26-an de oktobro 1947) estis la Ministro pri Eksteraj Rilatoj de Usono ĝis la fino de februaro 2013, anstataŭis ŝin pro ŝia malsano la nova Ministro pri Eksteraj Rilatoj John Kerry, kaj antaŭ tio, ŝi estis usona senatano de Novjorkio. Ŝi estas edzino de Bill Clinton, la 42-a Prezidento de Usono, kaj estis "unua damo" de Usono ekde 1993 ĝis 2001. Antaŭe, ŝi estis juristino. Ŝi estas membro de la Usona Demokrata Partio.
Malsame ol la tradicia rolo de la unua damo, Hillary Clinton rekte influis politikon dum la prezidenteco de sia edzo.
En 2000, Hillary Clinton elektiĝis al la Usona Senato, iĝis la sola Unua Damo, kiu iam aspiris politikan oficon, kaj la unua virino, kiu reprezentis Novjorkion.
Je la 20-a de januaro 2007, ŝi anoncis sian kandidatiĝon por la prezidenta balotado en Usono en la jaro 2008, sed malvenkis en la partia nomuma procezo. Barack Obama venkis kaj tion kaj la baloton mem.