En matematiko, la bildobildaro[1] de funkcio (aŭ, pli ĝenerale, duvalenta rilato) estas la aro de la valoroj de ĉiuj elementoj el la argumentaro de la funkcio — alivorte, la aro de bildoj de ĉiuj elementoj de la fonta aro, sur kiuj la funkcio estas difinita.

Pliaj informoj Matematikaj funkcioj, Fundamentaj funkcioj ...
Fermi
Thumb
Funkcio kun fonta aro {1,2,3}, cela aro {a,b,c,d}, argumentaro {2,3} kaj bildaro {c,d}

La bildaro estas ĉiam subaro de la cela aro de la funkcio simile al tio, ke ĝia argumentaro estas subaro de ĝia fonta aro.

Pli ĝenerale, por funkcio la bildo de elemento el la argumentaro de estas la valoro de la funkcio por tiu elemento.

La bildo de subaro de la fonta aro estas la aro de bildoj de la elementoj el , por kiuj la funkcio estas difinita.

Difinoj

Konsideru funkcion , kies fonta aro estas aro kaj kies cela aro estas aro .

La bildo de elemento de la argumentaro) per la funkcio estas la elemento de la cela aro, al kiu la funkcio ĵetas elementon .

La bildo de subaro de la fonta aro per la funkcio estas la aro de ĉiuj bildoj de elementoj de ĉi tiu subaro:

.

Alivorte, la bildo de aro per funkcio estas la aro de ĉiuj eblaj valoroj, kiujn la funkcio povas havi por argumentoj el la elektita aro.

La bildaro (aŭ simple bildo) de la finkcio estas la aro de ĉiuj bildoj, aŭ alivorte la bildo de la tuta fonta aro :

.

La bildo de funkcio estas ĉiam subaro de ĝia cela aro. Funkcio, kies cela aro egalas la bildaron, nomiĝas surĵeta.

La simbola notacio por bildo de aro estas aŭ pli ofte . Tamen la dua formo povas misgvide sugesti, ke la subaro A estas argumento de la funkcio .

Ecoj

Kalkuladoj de la bildo de aro konserviĝas ne sub ĉiuj operacioj sur aroj. Se , kaj estas familio de aroj indeksita per , tiam:

El superaj ecoj rezultas rekte subaj:

  • (egaleco por enĵeto)

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.