From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kantono Bazelo Kampara estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia ĉefurbo estas la komunumo Liestal.
Kantono Bazelo Kampara | |
---|---|
Kantonoj de Svislando | |
Ĉefloko | Liestal |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1833 |
Oficialaj lingvoj | germana lingvo |
Oficiala mallongigo | BL |
Nombro de loĝantoj | 273147 (2008-12-31) |
Areo | km² |
Loĝantardenseco | loĝantoj/km² |
Geografia situo | CH1903: 623918 / 256968 (mapo)47.4630555555567.7558333333333 |
Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 288 132 loĝantoj sur areo de 517,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 557 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Liestal, kiu tamen laŭ grandeco estas nur la sesa komunumo de la kantono.
Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane Basel-Landschaft, france Bâle-Campagne, itale Basilea Campagna kaj romanĉe Basilea-Champagna.
Kantono Bazelo Kampara situas sude de la urbo kaj Kantono Bazelo Urba al kiel aglomeraĵo ĝia norda parto kun tre urba karaktero apartenas. La suda kaj orienta parto de la kantono havas kontraste kamparan aspekton kaj situas en la Ĵurasa Montaro. La nordorientan limon formas la rivero Rejno, kiu ankaŭ estas la landlimo kun Germanio. En nordokcidento la kantono limas al Francio. Tiel Kantono Bazelo Kamparo, komplete disigas Kantonon Bazelon Urban de la cetera Svislando.
Dum Kantono Bazelo Kampara estas kantono, kiu ne disponas pri gravaj lagoj, ĝian kamparon karakterizas malaltaj montoj kaj riveroj. Plej grava estas la rivero Rejno, kiu kvazaŭ estas la vivvejno de ambaŭ bazelaj kantonoj. Ĝi senakvigas la tutan kantonon, do la tuta kantona teritorio apartenas al la rejna akvokolekta regiono. La ĉefaj alfluantoj de Rejno en Bazelo Kampara estas Birs, Birsig kaj Ergolz kun ties alfluanto Frenke.
La Kantono Bazelo Kampara estas duonkantono kiu estiĝis en la jaro 1833 per la bazela kantondisiĝo el la iama Kantono Bazelo. En la jaro 1995 la antaŭe berna distrikto Laufen aliĝis al la kantono kiel kvina distrikto.
Kantono Bazelo Kampara konsistas el la 5 distriktoj Arlesheim, Laufen, Liestal, Sissach kaj Waldenburg. Vidu ankaŭ sub:
La 31-an de decembro 2008 en la kantono ekzistis la sekvantaj 10 urboj kun pli ol 100 loĝantoj. Kun la escepto de la ĉefurbo Liestal, ili ĉiuj apartenas al la aglomeraĵo de la urbo Bazelo.
En tute la kantono (stato de 2009) konsistas el 86 komunumoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.